Kalvinana preĝejo (Biharugra)
Kalvinana preĝejo de Biharugra | |
---|---|
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Biharugra |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | kalvinismo |
provinco | Békés |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | |
Specifo | |
Longo | 25,5 m (navo) |
Larĝo | 12,5 m (navo) |
Alto | 26 m (turo) |
Ligiloj | |
La Kalvinana preĝejo estas religia historia monumento en vilaĝo Biharugra (Hungario).
Historio
[redakti | redakti fonton]Laŭ arkeologoj kaj historiistoj en tiu loko estis kirko konstruita ĉirkaŭ 1090. La unua mencio pri monaĥejo en la sama loko okazis en 1214, lastfoje menciita en 1329. La sekvantaj jarcentoj kaj precipe la turka erao faris ruinon el la preĝejo. Oni konjektas, ke en la 16-a jarcento la vilaĝo kalviniĝis, jam ili uzis la restintajn murojn, pli precize ili konstruis lignan kirkon en la sama loko. En 1772 oni konstruis la nun videblan konstruaĵon, nature ili profitis la restintajn fundamentojn kaj murojn, eĉ oni portis ŝtonojn el proksimaj preĝejruinoj. La turo estis preta en 1800. Ŝtormo faris detruojn en la preĝejturo en 1831, ekde tiam la turoalto estas pli malalta. Inter 1888 kaj 1890 la kirko ricevis novajn meblojn kaj predikejon. En 1914 la turo ricevis horloĝon. La milito faris detruojn en 1944, la riparoj okazis en 1946 kaj 1947. En la 1980-aj jaroj la plena kirko estis renovigita, la turopinto nur en 2003. La aktuala arkeologia esploro ne okazis.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La konstruaĵo situas sola en mezo de la vilaĝo en korto.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungare kun fotoj
- [1]
- [2][rompita ligilo]
- [3][rompita ligilo]
- [4]