Kam Air

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kam Air
emblemo
flugkompanio
Komenco 2003 vd
Lando(j) Afganio vd
Sidejo Kabulo
Retejo Oficiala retejo
vdr

Kam Air estas la plej granda privata afgana flugkompanio. Fondita en 2003, Kam Air havas dek du aviadilojn kaj 1 200 laboristojn. Pere de tio, ĝi funkciigas enlandajn pasaĝerservojn tra Afganio kaj internaciajn servojn al Centra Azio, Suda Azio kaj Mezoriento. Ĝia kerno kaj sidejo estas la Kabula Internacia Flughaveno en la ĉefurbo Kabulo.

Pro la falo de la Islama Respubliko Afganio, ĉiuj civilaj servoj en la lando estis provizore suspendita la 15an de Aŭgusto 2021. Kam Air flugigis kelkajn el siaj aviadiloj al Irano por eviti damaĝojn dum la maltrankvilo. Tamen, enlandaj flugoj restartis en la 5a de Septembro 2021. Ankaŭ internaciaj flugoj estis poste pluigitaj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]



  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Kam Air en la angla Vikipedio.