Kambaoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kambao, antaŭ 1923

La kambaoj (Wakamba) estas bantua etno, kiu vivas en la duonsekaj regionoj de la Orientprovinco de Kenjo. Ilia loĝregiono etendiĝas de Najrobo ĝis Cavo (Tsavo). En la nordo ilia regiono etendiĝas ĝis Embu, en la sudo ĝis la tanzania landlimo. En la svahila tiu regiono nomiĝas Ukambani, la lando de la kambaoj.

La kambaoj depende de la nombradmaniero estas la tria aŭ kvina plej granda etno en Kenjo. La kambaoj havas monoteisman religion kun Dio nomata Ngai.