Kamikacu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kamikacu
Urbodomo de Kamikacu
Urbodomo de Kamikacu
Urbodomo de Kamikacu
urbeto de Japanio

Flago

Flago
Administrado
Poŝtkodo 771-4501
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 344  (2020) [+]
Loĝdenso 12 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 33° 53′ N, 134° 24′ O (mapo)33.889138888889134.40208333333Koordinatoj: 33° 53′ N, 134° 24′ O (mapo) [+]
Alto 1 495,9 m [+]
Areo 109,63 km² (10 963 ha) [+]
Horzono UTC+09:00 [+]
Kamikacu (Japanio)
Kamikacu (Japanio)
DEC
Kamikacu
Kamikacu
Situo de Kamikacu

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Kamikatsu, Tokushima [+]
vdr

Kamikacu (japane 上勝町) estas urbeto en la gubernio Tokuŝimo, Japanio kiu situas sur la insulo Ŝikoku

La 1-an de majo 2015 la loĝantaro de Kamikacu estis 1528, disigita sur areo de 109,63 km².

Senrubeca urbo.[redakti | redakti fonton]

Kamikacu adoptis unu el la plej rigoraj recikligaj programoj el la mondo en 2003. En 2018, loĝantoj estis petataj disigi siajn rubojn laŭ 45 kategoriojn. La recikliga proporcio superas 80%. Ĉi tio ebligis redukti la kostojn de la lokaj aŭtoritatoj ligitajn al la mastrumado de la ruboj je triono kompare kun "ĉio forbruligata", sed ĉefe ege plibonigi la faŭnon kaj flaŭron ĉirkaŭ la urbo[1], kiuj povis plidisvastiĝi[2]. La urbeto celas atingi 100% recikladon antaŭ 2020[3].

Se vi interesiĝas scii kia estas la vivo en senrubeca urbo, aliĝu al la rezideja programo INOW Kamikacu de Cafe Polestar. Pasigu 14 aŭ 30 tagojn en Kamikacu kaj restu en privata ĉambro de tradicia japana domo. Dum via restado, vi povas sperti la senrubecan filozofion de la urbo kaj provi serion de agadoj: studi pri tradiciaj terkulturaj teknikoj ĉe lokaj organikaj bienoj, praktiki kuiradon de tradicia japana kuirarto kun lokaj kaj laŭsezonaj ingrediencoj, lerni pri la 45 malsamaj rubaĵokategorioj en Kamikacu kaj tiel plu[4].

Ekstera ligilo[redakti | redakti fonton]

INOW Kamaikacu

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (fr) Kamikatsu, la ville japonaise qui se veut zéro déchet, Libération, la 1-an de januaro 2019.
  2. franclingve Elisa Joly, « Kamikatsu, la japania urbo kiu sindeziras senrubece » arkivo, Libération, 1-a de januaro 2019 (konsultita la 2-a de januaro 2019).
  3. (en) Zero Waste in Japan, BBC News, la 11-an de julio 2008.
  4. (en) Local sustainable café offers a homestay programme for visitors, Café Polestar