Kamran Diba

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kamran Diba
Persona informo
Naskiĝo 5-an de marto 1937 (1937-03-05) (87-jaraĝa)
en Teherano
Lingvoj persa
Loĝloko Parizo
Ŝtataneco Irano
Alma mater Universitato Howard
Okupo
Okupo arkitekto
vdr

Kamran Diba ( perse: کامران ديبا , naskita en 5a de marto 1937) estas eminenta irana arkitekto, loĝanta en Parizo, Francio.

Li estas fama por dizajnado de nova kampuso de Ĝondiŝapura Universitato en Ahvazo, la Tehrana Muzeo pri Nuntempa Arto, kaj la Niavarana Kultura Centro en Teherano.

Li estis alvojaĝanta akademiulo ĉe Cornell Universitato.

Li estas kuzo de Farah Diba, iama imperiestrino de Irano.

Kamran Diba ankaŭ estas artisto, kvankam la nombro d liaj verkoj certe ŝajnas malgranda. Li sekvis Howard Universitato en Vaŝintono, DC kaj faris artaĵojn por la fama "Blackie" Auger, kiu estis fama por sia ĉeno de restoracioj kaj konstruposedaĵoj.