Kanaloj de Amsterdamo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Elaera vido de Amsterdamo
Lamonggracht.

Amsterdamo, ĉefurbo de Nederlando, havas pli ol cento da kilometroj de kanaloj, ĉirkaŭ 90 insulojn kaj 1 500 pontojn. La tri ĉefaj kanaloj, Herengracht, Prinsengracht, kaj Keizersgracht, elfositaj en la 17a jarcento dum la Nederlanda Orepoko, formas koncentrajn zonojn ĉirkaŭ la urbo, konatajn kiel Grachtengordel. Laŭlonge de la ĉefaj kanaloj estas 1550 monumentaj konstruaĵoj.[1] La 17a-jarcenta kanalringa areo, inklude Prinsengracht, Keizersgracht, Herengracht kaj Jordaan, estis lokigitaj en la listo de Monda heredaĵo de Unesko en 2010,[2] kontribuante al la famo de Amsterdamo kiel la "Norda Venecio".[3][4]

Kanaloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Monumenten Amsterdam. Monumenten en Archeologie Amsterdam. Urbo Amsterdamo. Arkivita el la originalo je 2008-02-08. Alirita 2008-02-22.
  2. Seventeenth-century canal ring area of Amsterdam inside the Singelgracht - UNESCO World Heritage Centre. Whc.unesco.org. Alirita 2012-01-31.
  3. Amsterdamhotspots.nl. Alirita 2007-04-19.
  4. World Executive City Guides - Amsterdam. Arkivita el la originalo je 2009-02-02. Alirita 2007-04-19.