Kanono (kulturo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kanono en la senco de kanono de kulturo estas kolekto de tekstoj, bildoj, artaĵoj kaj okazaĵoj en la kampoj de literaturo, bildaj artoj, filmo, historio, kiuj estas la referenckadro de komuna kulturo La verkoj kolektitaj en la kanono estas konsiderataj kiel la plej bonaj kaj plej gravaj surbaze de specifaj kriterioj. Kanono povas inkludi artistoj aŭ individuaj verkoj, kaj estas formitaj de individuoj, redakciaj komisionoj aŭ per premioj. La intenco ofte estas provizi gvidilon por la publiko.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

Kanono venas de la greka (κανών) kaj signifas "gvidlinio", "rolmodelo", "regulo".

Diversaj kanonoj de kulturo[redakti | redakti fonton]

Kanono plejofte estas kreita nerekte tra mencio en verkoj de literaturo kaj arthistorio, aŭ tra la lerneja studplano. Tamen, estas la publikaj premioj kaj publikigitaj listoj kiuj vekas grandan publikan intereson.

Ekzistas internaciaj kanonoj, naciaj kanonoj, kanonoj por grupoj/subĝenroj kaj subjektivaj kanonoj.

Iuj kreas personajn kanonojn, kiujn ili volas vidi rekonataj kiel publikaj. Dependas de la individuo decidi pri tio kio apartenas al kanono kaj tio kio, laŭ iuj, devus esti en kanono.

Certaj libro-serioj celas publikigi ĉiujn sanktigitajn aŭtorojn en iu lando, kiel ekzemple la serio Pléiade en Francio. En kelkaj kazoj, estas ĉi tiuj libroserio kaj eldonistoj kiuj certigas ke la verko de iu aŭtoro estas akceptata kiel genia kaj preter la tempoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Kanono de Flandrio

Kanono de Kuracao

Kanono de Nederlando

Kanono de Esperanta literaturo