Kantokonkurso je Wartburg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Manesse-kodekso pri la artista batalo je Wartburg

La Kantista konkurso ĉe Wartburg (germane: Sängerkrieg auf der Wartburg, Wartburgkrieg) okazis laŭ mezepoka rakontado en 1206 aŭ 1207 ĉe la korto de la turingia landgrafo Hermano la 1-a, en Eisenach, Germanujo, sur Wartburg.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Priskribo troviĝas en lirika-didaktika poemo en mezaltgermana lingvo verkita en la tempo de 1260 fare de anonimulo. Sed translokiĝo rekte je Wartburg nenie antaŭ la kronikoj de Johannes Rothe aperas. La poeziaĵo kantigas sep artistojn, i.a. Heinrich von Ofterdingen, Walther von der Vogelweide, Wolfram von Eschenbach, Reinmar von Zweter pri la plej glorinda princo. Temas pri artista batalo treege serioza, pri vera batalo. Heinrich von Ofterdingen, kiu kontraŭe al la aliaj prikantas la laŭdon de duko Leopoldo la 6-a (Aŭstrio)[1], malvenkas: venkanto estas Walther von der Vogelweide kiu laŭdegis la agojn de la landgrafo turingia. La superitulo tamen ne pretas akcepti la verdikton kiu kondamnas lin je senkapigo kaj vokas la magiiston Klingsor el Hungario je helpo. Klingsor sekve kverelas kun Wolfram von Eschenbach pri mistikaj enigmodemandoj: Wolfram lerte kaj brile solvas ĉiujn problemojn pro ke Klingsor minacas venigi je helpo eĉ la diablon.

Karaktero literaturhistoria[redakti | redakti fonton]

La poemo havas strofan ordon kun dialogoj sed ne gro gravas poezivalore. Ĝi konserviĝas en du pritraktiĝoj en la t.n. Manesse-kodekso kaj Jena-kodekso. La legendo refamiĝis en la 19-a jarcento danke al la opero Tannhäuser de Richard Wagner.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 20. Leipzig 1909, p. 390 (tie ĉi interrete)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Steffen Raßloff, Lutz Gebhardt: Die Thüringer Landgrafen. Geschichte und Sagenwelt. Ilmenau 2017, ISBN 978-3-95560-055-6.
  • Erica von Dellingshausen: Die Wartburg. Ein Ort geistesgeschichtlicher Entwicklungen. Stuttgart 1983, p. 19–35.
  • Christoph Gerhardt: Schwierige Lesarten im Buch der Natur. Zum „Wartburgkrieg“ Str. 157. Mit einem Exkurs. Ĉe: Heimo Reinitzer (eld.): All Geschöpf ist Zung’ und Mund. Hamburg 1984 (= Vestigia Bibliae. Band 6), p. 123–154.
  • August Koberstein: Ueber das wahrscheinliche Alter und die Bedeutung des Gedichtes vom Wartburger Kriege. Bürger, Naumburg 1823.
  • Friedrich Mess: Heinrich von Ofterdingen: Wartburgkrieg und verwandte Dichtungen. Böhlau, Weimar 1963.
  • Herfried Münkler: Die Deutschen und ihre Mythen. Rowohlt, Berlin 2009, ISBN 978-3-87134-607-1, p. 304–311.
  • Hermann von Plötz: Über den Sängerkrieg auf der Wartburg. Hoffmann, Weimar 1851.
  • Johann Carl Friedrich Rinne: Es hat keinen Sängerkrieg zu Wartburg gegeben. Webel, Zeitz 1842.
  • Robert Löhr: Krieg der Sänger. Piper Verlag, München, Zürich 2012. ISBN 978-3-492-05451-5.
  • Tom Albert Rompelmann: Der Wartburgkrieg. H.J. Paris, Amsterdam 1939.
  • Burghart Wachinger: Sängerkrieg. Untersuchungen zur Spruchdichtung des 13. Jahrhunderts. Beck, München 1973 (= Münchener Texte und Untersuchungen. Band 42), ISBN 3-406-02842-X.
  • Burghart Wachinger: Der Sängerstreit auf der Wartburg. Von der Manesseschen Handschrift bis zu Moritz von Schwind. De Gruyter, Berlin/New York 2004, ISBN 3-11-017919-9

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kp. la interesan rakonton fare de Joseph Victor von Scheffel pri Ofterdingen.