Kantono Garfield (Vaŝingtonio)
Etoso
Kantono Garfield | ||
---|---|---|
kantono | ||
![]() | ||
kantono de Vaŝingtonio [+] | ||
Lando | Usono | |
Subŝtato | Vaŝingtonio | |
Ĉefurbo | Pomeroy | |
- koordinatoj | 46° N, 118° U (mapo)46.43-117.53Koordinatoj: 46° N, 118° U (mapo) | |
Akvokolektejo | 1 860 km² (186 000 ha) [+] | |
Areo | 1 860 km² (186 000 ha) [+] | |
Loĝantaro | 2 286 [+] (1-a de aprilo 2020) | |
Denseco | 1,23 loĝ./km² [+] [+] | |
![]() |
||
Kantono Garfield | ||
![]() |
||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
Kantono Garfield (angle Garfield County) estas subŝtata administra unuo en la sudorienta parto de Vaŝingtonio, Usono. En ĝi loĝis 2 397 homoj laŭ la censo de 2000. La administra sidejo (kaj la sola municipo) de la kantono estas Pomeroy. Kantono Garfield ampleksas 1 860 km², el kio 20 km² estas akvo kaj la cetero seka tero.
Kantono Garfield kreiĝis la 29-an de novembro 1881 el parto de Kantono Columbia. En 1889 la kantono jam havis 3 879 loĝantojn, sed en postaj jardekoj la nombro malpliiĝis, ĉefe pro la maŝiniĝo de terkultivado.