Kantono Marikopa

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Kantono Marikopa (Arizono)
Mapo
Mapo de Arizono kun Kantono Marikopa emfazita
Situo en Arizono
Situo de Arizono en Usono

Map

Statistikaĵoj
Fondita 14-a de februaro 1871
Ŝtato Usono
Subŝtato  Arizono
Ĉefurbo Fenikso
Areo
 - Sume
 - Tero
 - Akvo
 
23 891 km²
23 836 km²
55 km²
Loĝantaro
 - Censo en 2020:
 - Loĝdenso:

4 420 568
185 / km²
Horzono: pacifika tempo: UTC-7 /
somera tempo UTC-6
Nomita laŭ: Maricopa people
Map
vdr

Kantono Marikopa (angle Maricopa County) estas kantono en la usona ŝtato Arizono [1].

La suma areo de la kantono estas 23,891 km² de kiuj 55 km² estas akvo [2]. Laŭ la stato de 2020 en la urbo vivis 4 420 568 loĝantoj sur areo de 23 891 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 185 loĝantoj/km² [3].

La administra centro situas en la grandurbo de Fenikso [4]. La teritorio havas komunan limon kun Yavapai County, Pima County, Pinal County, Gila County, Kantono La Paco kaj Yuma County. Ĝi situas en la centraj partoj de la ŝtato kaj estas limita fare de Kantono La Paz en la okcidento, Kantono Yuma en la okcidento, Kantono Pima en la sudo, Kantono Pinal en la sudoriento, Kantono Gila en la oriento, kaj Kantono Yavapai al la norde [5].

Priskribo[redakti | redakti fonton]

En censo farita en 2010, ekzistis proksimume 3.8 milionoj da homoj en Marikopa. La loĝdenso en Marikopa estas la plej alta inter la Arizonaj kantonoj, kaj vicas 4-a inter Usono-kantonoj ĝenerale. La loĝdenso en Marikopa estas la rezulto de loĝantara eksplodo kiu okazis fine de la 20-a jarcento kaj la komenco de la 21-a jarcento. La rapida kresko en loĝantaro estis reflektita en Forbes revuorangotabelo farita en 2007 en kiu kvar el la grandurboj de la kantono estis vicigitaj inter la dek grandurboj kun la plej rapida loĝantarkresko en Usono. La tri grandurboj de Buckeye, Surprise kaj Goodyear estis vicigitaj dua, tria kaj kvara respektive, kaj la grandurbo de Avondale estis vicigita naŭa.

Marikopa ankaŭ estas unu el la plej grandaj kantonoj en Usono laŭ areo, kaj el tiuj usonaj kantonoj kiuj inkluzivas subŝtatan ĉefurbon, la kantono estas la plej granda [6].

Hejmo al 60 procentoj de la tuta loĝantaro de Arizono, la kantono estas konsiderita gvidanto en Arizona politiko, kaj ok el la naŭ kongresaj kantonoj de Arizono inkluzivas partojn de la kantono. Kvankam la kantono kaj ŝtato estas dividitaj, Fenikso, kune kun kelkaj aliaj partoj de la kantono, estas identigitaj kun la Demokrata partio [7]; la cetero de la kantono estas konsiderita forte Respublikana [8]. Ekde 1948 ĉiu Respublikana kandidato senescepte venkis en antaŭbaloto en la kantono. Eĉ la malsukcesa Respublikana kandidato, Barry Goldwater, kiu en la baloto de 1964 estis venkita kaj eĉ perdis sian propran devenŝtaton - Arizono, tamen venkis en la kantono mem.

La origino de la nomo de la kantono estas la nomo de la Marikopa tribo, etno de indianoj en Usono [9].

Pluraj gravaj energiproduktantoj inkluzivas la Gila River Gas Power Plant, la Agua Fria Gas Power Plant, la Kyrene Gas Power Plant, kaj la West Phoenix Gas Power Plant, ĉi-lastan posedata fare de la ŝtato.

Urboj[redakti | redakti fonton]

  • Apache Junction (delvis)
  • Avondale
  • Buckeye
  • Carefree
  • Cave Creek
  • Chandler
  • El Mirage
  • Fountain Hills
  • Gila Bend
  • Gilbert
  • Glendale
  • Goodyear
  • Guadalupe
  • Laveen
  • Litchfield Park
  • Mesa
  • New River
  • Paradise Valley
  • Peoria (delvis)
  • Phoenix
  • Queen Creek (delvis)
  • Rio Verde
  • Scottsdale
  • Sun City
  • Sun City West
  • Sun Lakes
  • Surprise
  • Tempe
  • Tolleson
  • Wickenburg
  • Youngtown

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gannett, Henry. (1905) The Origin of Certain Place Names in the United States. U.S. Government Printing Office.
  2. 2010 Census Gazetteer Files. United States Census Bureau (August 23, 2012). Alirita August 23, 2015.
  3. State & County QuickFacts. United States Census Bureau. Alirita September 27, 2022.
  4. Find a County. National Association of Counties. Alirita June 7, 2011.
  5. Quick Facts about Maricopa County. Maricopa County, Ariz.. Alirita June 21, 2018.
  6. Por komparo, ĝia areo estas pli granda ol la areo de sepopo el la ŝtatoj de Usono, ĉiu el ili estas pli malgranda ol ĝi.
  7. Merica, Dan. "Biden carries Arizona, flipping a longtime Republican stronghold", CNN, November 13, 2020.
  8. Wasserman, David, "Opinion | The 10 Bellwether Counties That Show How Trump Is in Serious Trouble", The New York Times, October 6, 2020. (en-US)
  9. Indian Reservations in the Continental United States, Bureau of Indian Affairs on National Park Service website. Retrieved January 18, 2009.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]