Kantono Ocean

El Vikipedio, la libera enciklopedio
kantono Ocean (Nov-Ĵerzejo)
Mapo
Mapo de Nov-Ĵerzejo kun kantono Ocean emfazita
Situo en Nov-Ĵerzejo
Situo de Nov-Ĵerzejo en Usono

Map

Statistikaĵoj
Fondita 1850
Ŝtato Usono
Subŝtato  Nov-Ĵerzejo
Ĉefurbo Toms River
Areo
 - Sume
 - Tero
 - Akvo
 
2372 km²
1648 km²
724 km²
Loĝantaro
 - Censo en 2020:
 - Loĝdenso:

637 229
269 / km²
vdr

La kantono Ocean - angle Ocean County - estas kantono de Usono en la subŝtato Nov-Ĵerzejo. La administra centro estas la urbo Toms River. La kantono estis fondita la 30-an de novembro 1849.

Laŭ la stato de la jaro 2020 en la kantono vivis 637 229 personoj sur areo de 2 372 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 269 loĝantoj/km².

La kantona sidejo estas formale la okcidenta, kontinenta parto de la loĝloko Toms River, kiu alprenis tiun nomon nur en 2006 laŭ la plej granda kvartalo de la loĝloko antaŭe nomita Dover honore al la urbo en Anglio. Oriente de la kontinenta parto de la loĝloko sekvas la golfetoBarnegat, pli oriente la 32 kilometrojn longa kaj malvasta nord-suda duoninsulo Barnegat, kiu bordas la Atlantikan Oceanon kaj havas du pliajn kvartalojn de la loĝloko Toms River, nome Dover Beach North kaj South, kiuj ambaŭ havas vastan sablan plaĝon kaj estas ŝatataj feriolokoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

la kantona juĝejo
pavilono en parko Huddy