Kantono Skamania (Vaŝingtonio)
Kantono Skamania [skamEjnja] (angle: Skamania County) estas administra unuo en suda parto de la usona ŝtato Vaŝingtonio. Ĝia administra sidejo situas en la plej granda urbo en la kantono, Stevenson. La kantono kovras surfacan areon de 4 361 km², el kio 71 km² estas akvo.
Historio
La parlamento de Vaŝingtona Teritorio kreis la kantonon la 1-an de marto 1854. Ĝia nomo devenas de ĉinuklingva vorto kun la signifo "rapida akvo", aludanta Kolumbion, kiu formas ĝian sudan limon.