Kaodaismo
Kaodaismo[1] aŭ Kaŭdajismo[2] (vjetname: Đạo Cao Đài, "la vojo de la alta altaro") estas vjetnama religio kiu miksas ideojn de aliaj religioj. Ĝi estas nova unudiisma religio establita en la urbo Tây Ninh en 1926.
La nombro de Kaodaistoj en Vjetnamio estas ĉirkaŭ tri milionoj, kaj plie 30.000 ĉefe vjetnamaj loĝas en Usono, Eŭropo kaj Aŭstralio.
Bildaro
-
La templo de Kaodaismo en Tây Ninh, ĉ 100 km de HĈMU
-
Interno de la templo