Saltu al enhavo

Kaos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kaos
filmo
Originala titolo Kaos
Originala lingvo itala lingvo
Kina aperdato 23 nov. 1984, 27 feb. 1986
Ĝenro drama filmo, filmo bazita de literatura verko, komedia filmo
Kameraado Giuseppe Lanci
Reĝisoro(j) Paolo Taviani • Vittorio Taviani
Produktisto(j) Giuliani G. De Negri
Scenaro Tonino Guerra • Luigi Pirandello
Filmita en Sirakuzo
Loko de rakonto Sicilio
Muziko de Nicola Piovani
Rolantoj Margarita Lozano • Omero Antonutti • Claudio Bigagli • Ciccio Ingrassia • Franco Franchi • Massimo Bonetti • Anna Malvica • Tony Sperandeo • Regina Bianchi • Franco Scaldati • Enrica Maria Modugno • Giuliano Taviani • Laura De Marchi • Laura Mollica • Salvatore Rossi • Pasquale Spadola • Carlo Cartier
IMDb
vdr

Kaos (Ĥaoso) estas itala filmo de 1984 reĝisorita de la fratoj Taviani.

La scenaro estas bazita sur kvar el la Novelle per un anno de Luigi Pirandello, al kiuj oni aldonis kvinan rakonton imagitan de la reĝisoroj, sed inspiritan de la noveloj Una giornata (Colloquio con la madre), kaj Colloquii coi personaggi (dua parto).

Kaos estas la lasta filmo, en kiu aperis kune la humorisma duo Franco kaj Ciccio.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La filmo strukturiĝas en kvar epizodoj kaj unu epilogo. La komuna fadeno inter la epizodoj estas nigra korvo, kiu flugas super la Sicilio de Pirandello, portante sonorileton sur la kolo.

  • L'altro figlio (la alia filo) rakontas pri la malamon de virino kontraŭ unu el siaj filoj, kies aspekto ŝajnas la vivanta reenkarniĝo de la viro, kiu perfortis ŝin.
  • Mal di luna (Luna malsano) montras la amon, angoron kaj dezirojn de juna edzino, Sidora, pro la nekonata malsano de sia edzo Bata. Tiu fakte en la noktoj de plena luno suferas violentajn kaj nekontroleblajn atakojn.
  • La giara (La ĵarego) estas rakonto pri terposedanto, kiu igas metiiston-fakulon ripari valoran ĵaregon, sed tiu restis blokita en la interno (la rakonton ludas la duo Franco kaj Ciccio).
  • Requiem (Rekviemo) rakontas pri la lukto de kamparanoj kontraŭ la administristoj de Ragusa, kiuj ne permesis enterigi ties patriarĥon en la altebenaĵo anstataŭ en la malproksima tombejo de la urbo.
  • Epilogo: colloquio con la madre (Epilogo: kolokvo kun la patrino), ĉe Lipari kaj Salina[1], montras Pirandello-n parolantan al la fantomo de sia patrino pri rakonto, kiun li volis verki, sed ne verkis.
Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj

[redakti | redakti fonton]
  • Margarita Lozano kiel Mariagrazia (en "L'altro figlio'")
  • Claudio Bigagli kiel Batà (en "Mal di luna")
  • Enrica Maria Modugno kiel Sidora (en "Mal di luna")
  • Franco Franchi kiel Zi' Dima (en "La giara")
  • Ciccio Ingrassia kiel Don Lollò (en "La giara")
  • Biagio Barone kiel Salvatore (en "Requiem")
  • Omero Antonutti kiel Luigi Pirandello (en "Colloquio con la madre")
  • Regina Bianchi kiel la patrino de Pirandello (en "Colloquio con la madre")
  • Massimo Bonetti kiel Saro (en "Mal di luna" kaj "Colloquio con la madre")

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]