Raguzo (Sicilio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ragusa)
Ne konfuzu kun: Ragusa, pli frua nomo de la urbo Dubrovnik kaj la Respubliko Ragusa
Ragusa
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Sicilio
Provinco RG Ragusa
Geografia situo 36° 56′ N, 14° 45′ O (mapo)36.93333333333314.75Koordinatoj: 36° 56′ N, 14° 45′ O (mapo)
Alto super marnivelo 520 m
Areo 442,37 km²
Loĝantaro 73 159 (2023)
Loĝdenso 165 loĝantoj/km²
Najbaraj komunumoj Chiaramonte Gulfi, Comiso, Giarratana, Modica, Monterosso Almo, Rosolini (SR), Santa Croce Camerina, Scicli ksj Vittoria
Patrono Johano la Baptisto
Festa tago 24-a de junio
Nomo de loĝantoj ragusani
Poŝtkodo 97100
Imposta kodo H163
Kodo laŭ ISTAT 088009
Telefona prefikso 0932
Retpaĝo Oficiala retejo
Loko en mapo
vdr

Raguzo (itale Ragusa kaj sicililingve Raùsa) estas urbo kaj komunumo de la suda Italio. Ĝi apartenas al la regiono Sicilio kaj estas la ĉefurbo de la samnoma provinco, ekde 2015 formale nomata itale Libero consorzio comunale di Ragusa. Fine de 2023 en la urba komunumo vivis 73 159 loĝantoj. Ĝi situas sudoriente de la insulo Sicilio. La urbo konstruiĝis sur monteto inter du profundaj valoj, Cava San Leonardo kaj Cava Santa Domenica. Najbaraj komunumoj estas Chiaramonte Gulfi, Comiso, Giarratana, Modica, Monterosso Almo, Rosolini (SR), Santa Croce Camerina, Scicli ksj Vittoria.

La ekonomio de la provinco kiu ĝin ĉirkaŭas precipe okupiĝas pri agrikulturo (hortikulturo kaj olivarboj), farmoj, turismo, malpeza manufakturado kaj malgrandaj naftokampoj. Kune kun aliaj sep urboj de la Valo de Noto, ĝi troviĝas inter la Monda heredaĵo de Unesko. La originoj de Raguzo fontas el la 2a jarmilo antaŭ Kristo, kiam en tiu ĉi teritorio estis pluraj setlejoj de la iamaj sikeloj. La nuna Raguzo (konata kiel Ragusa Ibla) plej verŝajne sidas sur unu el ili, identigita kiel Hybla Heraia.

La antikva urbo, situinta sur tricentmetre alta monteto, ekkontaktis la grekajn koloniojn, kaj disvolviĝis danke al la proksima haveno de Kamerino. Post mallonga periodo kiam regis la kartaganoj, ĝin administris la romianoj kaj la bizancanoj: ĉi lastaj fortikigis la urbon kaj konstruis grandan kastelon. Raguzo estis okupata de la saracenoj en 848, restante sub ĝia regado ĝis la 11-a jarcento, kiam la normandoj konkeris ĝin. Elektita kiel grafa sidejo, ĝia unua grafo estis Geoffrey, filo de la grafo Roĝero la 1-a .

La urbo havas du malsamajn partojn: Ragusa Ibla (plaj antikva) kaj Ragusa Superiore (plej alta). La du partoj estas disigataj de la Valo de la Pontoj, ligata de kvar pontoj. Unu el ili, la Ponte dei Cappuccinni (Ponto de la kapucenoj) el la 18-a jarcento estas speciale bela.

Panoramo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]