Kapelo Sankta Maria Helpo de Kristanoj (Fegyvernek)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kapelo Sankta Maria Helpo de Kristanoj
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Fegyvernek
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Jász-Nagykun-Szolnok
diocezo Eger
dekanujo Törökszentmiklós
paroĥo en Fegyvernek
Arkitektura priskribo
Arkitektoj Gábor Becker
Konstruado 19881992
Specifo
Konstrumaterialo ruĝaj brikoj
Ligiloj
vdr

La kapelo Sankta Maria Helpo de Kristanoj estas romkatolika moderna konstruaĵo en urbo Fegyvernek (Hungario), en urboparto Szapárfalu.

Historio[redakti | redakti fonton]

En Szapárfalu venis penso pri konstruo de propra kirko jam en 1923 kaj poste plurfoje, sed pro financaj aŭ politikaj cirkonstancoj ĝi restis ĉiam nur sopiro. Tamen en fina periodo de la socialismo en 1985 tio sukcesis. La moderna kirko estis konstruita inter 1988-1992.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La kapelo situas sola ĉe nova parko. La kapelo havas 3 partoj, sed ili estas ligitaj. Dekstre kvadrata alta kampanilo altiĝas. La kampanilo havas enirejon el la strata trotuaro kaj la supro estas malalta piramido. Meze la navo etendiĝas meze kun larĝa enirejo. La absido estas plurlatera havanta mallarĝajn kaj altajn fenestrojn. Sur la teretaĝa nivelo estas ankaŭ po unu fenestroj. Sur la tegmenta nivelo estas sola mallarĝa kaj alta fenestro. Maldekstre la aldonparto etendiĝas same kun absido. Ĝi similas al la navo, tamen pli malgranda kaj sur la tegmenta nivelo mankas fenestro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.