Gábor Becker

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gábor Becker
Gábor Becker en 2011
Gábor Becker en 2011
Persona informo
Naskiĝo 1-an de julio 1952 (1952-07-01) (71-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungaraangla
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo arkitekto
vdr

Gábor Becker [beker], laŭ hungarlingve kutima nomordo Becker Gábor estas hungara arkitekto, altlerneja instruisto.

Gábor Becker[1] naskiĝis la 1-an de julio 1952 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gábor Becker maturiĝis en sia naskiĝurbo, poste li akiris arkitektan diplomon en Teknikuniversitato de Budapeŝto en 1975. Dum la junaj jaroj li ankaŭ violonĉelis kaj gitaris. Li komence laboris en arkitekta instituto, sed en 1983 helpe de stipendio li revenis al la universitato por instrui. Lia rango altiĝis de asistanto ĝis katedrestro. Li akiris sciencan gradon DLA en 1999, lia habilitiĝo okazis en 2006, tiam li estis ankaŭ dekano. Li ricevis arkitektan premion en 2013, ŝtatan en 2015. Lia edzino same estas arkitekto.

Liaj kontribuoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Restoration of a Baroque Roof Construction (2005)
  • Restoration of a modern concrete ribbed glass wall (2010)
  • Possibilities of simulations in the planning of the retrofit of historical double skin windows (kunaŭtoro, 2014)

Elektitaj planoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.