Kapelo Sankta Vincento (St. Johann im Pongau)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sankta Vincento, statuo el Annaberg-Lungötz

Preĝejo Sankta VincentoPacokirko (germane: St. Vinzenz Friedenskirche) estas privata kapelo de la Heinrich-Kiener-kabano je Hochgründeck je Salzburger Schieferalpen, sur teritorio de la urbo St. Johann im Pongau, Aŭstrujo. Ĝi situas proksime de la montopinto kaj supre de la kabano en alteco de 1808 metroj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Konstruis oni la lignan kirkon laŭ plano kaj iniciato de gastejestro Hermann Hinterhölzl, inter 2003 kaj 2004. Ĉefepiskopo Alois Kothgasser konsekris ĝin en la 5.9.2004 por la sanktulo kaj patrono de la arbohakistoj Vincento de Zaragozo. Enkirke estas relikvo de Edith Stein.

La piedira pado disde Bischofshofen tra la montselo Hofersattel ĝiskapele estas medita tem-vojo pri pacperintoj. La kapelo apudas la pilgriman padon de Sankta Ruperto disde Sankt Gilgen al Bischofshofen: ĝi kondukas tra la monto Hörndlkapelle ĝis la Misia domo Sankta Ruperto (itinero 3, etapo 17).[1][2]

Interno kaj arkitekturo[redakti | redakti fonton]

Ĝisdetale ĉio-ĉi estas simbola.

  • LIGNO - Simboligas la ligno la kreadon de Dio.
  • GRUNDO - La projekciaĵo horizontala estas en formo de egallatera kruco.
  • ALTECO - La naŭ metroj kongruas al la homa estiĝo ene de la patrina korpo.
  • LONGECO/LARĜECO - La po sep metroj memorigas onin al la pleno kaj perfekteco de Dio.
  • ANGULOJ - Ekstere en la 12 kolonoj esta enskulptitaj la dek du triboj de Izrael, ekstere troviĝas la dek du apostoloj.
  • ALTARO - Ĝia granittabulo pesas 365 kg laŭ la nombro de la tagoj de la jaro kuŝante sur tri ŝtonoj (laŭ la Triunuo).
  • SEĜARO - La sidlokoj estas el kvin diversaj lignospecoj pro la kvino de la kontinentoj.

En la firstotureto estas sonorilo kiun financis la komunumo de Anthering.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Verein St. Rupert Pilgerweg: St. Rupert Pilgerweg, Etappe 17 Vom Hochgründeck nach Bischofshofen: Hochgründeck – Hofer Sattel – Buchberg – Missionshaus St. Rupert – Bischofshofen, p. 60/61
  2. Thomas Neuhold: "Bischofshofen – Hochgründeck", ĉe: Salzburger Fenster 40/novembro 2012, p. 14
47.3815513.2661808