Kapelo Stefano la 1-a (Tótkomlós)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kapelo Stefano la 1-a (Tótkomlós)
Kapelo Stefano la 1-a (Hungario) en Tótkomlós-Nagykopáncs
Kapelo Stefano la 1-a (Hungario) en Tótkomlós-Nagykopáncs
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Tótkomlós
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Békés
diocezo Szeged-Csanád
dekanujo Orosháza
paroĥo en la urbo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo romaniko, novromaniko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

La kapelo Stefano la 1-a (Hungario) estas historia monumento en urbo Tótkomlós, pli precize en iama vilaĝo Nagykopáncs.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la jam ne ekzistanta vilaĝo Mezőkopáncs estis konstruita romanika kirko en la 12-a jarcento (aŭ pli frue). En la sekvanta jarcento ĝi estis pligrandigita. Oni konjektas, ke la kirko estis uzata ĝis la 15-a jarcento, poste ĝi estis forlasita kaj plene ruiniĝis. Inter 1933-1935 oni konstruis preĝejon el la restintaj ruinoj. En 1998 la tegmento bruldetruiĝis, sed poste estis rekonstruita.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La kapelo situas sola sur herbejo, ĉirkaŭe ankaŭ arboj kreskas. La fasado estas simetria, meze la enirejo funkcias. La plej supre tre malgranda, ornama turo altiĝas. Ĉe la navanguloj apogpilieroj estas videblaj. La absido estas duonronda kaj pli mallarĝa, ol la navo.

La kapelo estas vizitebla, sed necesas antaŭa anonco.

Fontoj[redakti | redakti fonton]