Kapitolo de Usono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Konstruaĵo de Kapitolo en Capitol Hill.
Usona Kapitolo

La Kapitolo de Usono (angle The United States Capitol) estas konstruaĵo situanta en Vaŝingtono. En ĝi okazas kunvenoj de la leĝdonantaro de Usono, do la Usona Kongreso, konsistanta el Usona Domo de Reprezentantoj kaj Usona Senato.

La nomo devenas de la monto Kapitolo, unu el la sep montoj de la antikva urbo Romo.

La Statuo de Libereco — konata ankaŭ kiel Armita Libereco aŭ simple Libereco — estas bronza statuo dezajnita de Thomas Crawford (1814–1857) kiu, ekde 1863, estis kroninta la kupolon de la Kapitolo.

Vidu ankaŭ