Kapsiketa viandaĵo
Aspekto
Kapsiketa viandaĵo (angle kaj hispane chili con carne) estas akra sudokcident-usona plado el viando, kapsiketoj kaj aliaj ingrediencoj. Plej ofte ĝi entenas ankaŭ ruĝajn renfazeolojn kaj tomatojn, sed tio estas temo por disputoj.
Ekzemple, el la gazeto Southern Living[1] (elangligita):
- Kun fazeoloj aŭ sen fazeoloj. Kiam vi kuiras poton da kapsiketa viandaĵo, jen la demando. Kaj depende de ĉu vi estas aŭ ne el Teksaso, estas tre definitiva respondo.
- Se vi estas el Teksaso: NE.
- Se vi estas de aliloke: Eble.
Multaj homoj malĝuste opinias ke kapsiketa viandaĵo estas meksika plado, sed en Meksiko ĝi fakte estas kuirata nur en turismaj ejoj.[2]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ “The Great Chili Debate: Beans or No Beans?”, Southern Living. Alirita 2021-11-20..
- ↑ History of Chili, Chili Con Carne. whatscookingamerica.net. Alirita 2021-11-23.