Ruĝa renfazeolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ruĝaj renfazeoloj

La Ruĝa renfazeolo, ankaŭ nomata ĉili-fazeolo, pro la malhelruĝa ŝelo tiel nomiĝas kaj pro sia formo kiu similas al reno. Ruĝaj renfazeoloj (rājmā en hindia kaj panĝaba lingvoj) estas integra parto de la kuirarto en la norda regiono de Barato. Ruĝaj renfazeoloj ankaŭ estas uzataj en Novorleano kaj plejparto de Luiziano por la klasika lundo-kreola manĝaĵo ruĝaj fazeoloj kun rizo (red beans and rice). Ili estas ingredienco en kapsiketa viandaĵo.

Malgrandaj ruĝaj renfazeoloj uzataj en La Rioja, Hispanio, nomiĝas caparrones.

Nekuiritaj renfazeoloj, kaj kelkaj aliaj fazeoloj, enhavas la venenon fitohemaglutineno, kiu estas detruita post bolado de minimume dek minutoj.

Nutra valoro[redakti | redakti fonton]

De nutra valoro de 100 gramoj da sekigitaj ruĝaj renfazeoloj estas:

Energia valoro 1393
Karbonhidratoj 60 g
Proteino 24 g
Graso 1 g
Vitamino B5 0,8 mg
Vitamino B9 0,394 mg
Kalcio 143 mg
Magnezio 140 mg
Fero 8 mg
Zinko 3 mg