Kaputĝuĥ
Kaputĝuĥ | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
supermara alteco |
3 904 m | |||
Geografia situo | 39° 9′ N, 46° 0′ O (mapo)39.1546Koordinatoj: 39° 9′ N, 46° 0′ O (mapo) | ||
| |||
| |||

Kaputĝuĥ (ankaŭ transkribita kiel Kaputjugh (en armena lingvo Կապուտջուղ kaj en azera lingvo Qapıcıq dağı) estas monto en la sudo de la Zangezur-montaro ĉe la landlimo inter Armenio kaj Azerbajĝano kiu atingas ĝis 3904 metroj alte. Pli precize, Kaputĝuĥ situas en la landlimo inter la armena provinco (marzo) Sjuniko kaj la aŭtonoma respubliko Naĥiĉevano, eksklavo apartenanta al Azerbajĝano.
Kaputĝuĥ estas la plej alta monto de Naĥiĉevano kaj la dua plej alta de Armenio post la vulkano Aragaco (4095 metroj). La plej alta de Azerbajĝano estas la monto Bazardüzü (4485 metroj).