Laktokaramelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Karamelkremo)
Laktokaramelo
Kun karamela flaŭno

Laktokaramelo (aŭ karamelkremo, hispane Dulce de leche ("laktodolĉaĵo"), portugale Doce de Leite, france Confiture de Lait) estas dikflua dolĉaĵo farita per kuna bolado de lakto, sukero kaj vanilo. Origine kreita en Ĉilio, nuntempe ĝi estas manĝata en Latinameriko kun varia kuirmaniero kaj nomo (karamelkremo estas tre populara ĉefe en Argentino, Urugvajo kaj Ĉilio). Male al karameldolĉaĵoj, ĝi ne tute solidiĝas. Oni manĝas ĝin sur pano, en Ĉurroj, tre komune en torto kaj en Alfaĥoroj.

En Rusujo kaj apudaj landoj oni ankaŭ konas laktokaramelon, tie sub la nomo "вареное сгущённое молоко́" (aŭ mallonge "варёная сгущёнка" [vaRJOnaja sguŜJONka]), kiu signifas kuirita koncentrita lakto.

En Kubo la laktodolĉaĵo estas preparata el laktokremo kun sukero sed la konsisto kaj gusto malsimilas al la argentina.