Churro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Churros kun trinkĉokolado.

Churro [ĉuro] estas dolĉaĵo, formo de benjeto, fritita en oliva oleo, tre populara manĝaĵo en Iberio (Hispanio kaj Portugalio) kaj aliaj landoj kun influo de ties kulturo kiel Iberameriko kaj Filipinoj. Oni kutime kovras ilin per sukero, kiu fiksiĝas pro la oleo, kio igas ilin dolĉaĵo. Ilii estas precipe popularaj dum la festoj.

La kutima traduko en Esperanto estas cilindrobenjetoj, pasto-klabetoj, benjetklabetoj aŭ la neologismo ĉoro.

Se temas pri longa, dika, rekta cilindro, en kelkaj lokoj de Hispanio oni nomas ĝin porra [pora], t.e. klabo. Sed fundamenta churro estas malpli longa kaj dika cilindreto kun formo de alfo.

Pretigado de la maso por churros.
Churros en Gvatemalo

Unu el la plej oftaj manieroj por manĝi ĉi tiajn benjetojn estas kun taso de varma ĉokolado (kastilie chocolate con churros; eŭske, txokolatea eta txurroak; katalune, xocolata amb xurros), aŭ kun laktokafo resp. kafolakto.

La argentina versio de tiuj benjetoj ofte enhavas karamelkremon.