Karavanejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karavanserajo en Ŝakio, Azerbajĝano

Karavangastejokaravanserajo (perse كاروانسرا , turke: kervansarai) estis (kutime Pers-inspira konstruaĵo) vojflanka gastejo kie vojaĝantoj povis ripozi post la longa taga vojaĝo. Karavanserajoj apogis la fluon de komerco, informoj, kaj homoj tra la reto de komercvojoj kovrante Azion, Nordafrikon, kaj Sudorientan Eŭropon.

Tipa karavanserajo estis konstruaĵo kun kvadrata aŭ rektangula murigita ekstero, kun ununura portalo sufiĉe kovrita por permesi grandajn aŭ peze-ŝarĝitajn bestojn kiel ekzemple kameloj. La korto preskaŭ estis ĉiam subĉiela, kaj la internaj muroj estis ekipitaj kun kelkaj budoj aŭ ĉambroj por gastigi komercistojn kaj iliajn servistojn, bestojn, kaj varon.

Karavanserajoj disponigis akvon por homa kaj besta konsumo, lavado, kaj ritaj lavadoj. Foje ili eĉ havis kompleksajn banĉambrojn. Ili ankaŭ konservis furaĝon por bestoj kaj havis butikojn por vojaĝantoj kie ili povis akiri novajn provizojn. Krome, povis ekzisti butikoj kie komercistoj povis vendi kelkajn varojn.