Saltu al enhavo

Kariba kolombo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kariba kolombo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Patagioenas
Specio: Kariba kolombo P. caribaea
Jacquin 1784
Patagioenas caribaea
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Kariba kolombo (Patagioenas caribaea) estas mezgranda birdo de la familio de Kolombedoj kiu inkludas kolombojn kaj turtojn ene de la genro de Amerikaj kolomboj nome Patagioenas. La plej proksima parencoj estas la Strivosta kolombo kaj la Ĉilia kolombo, kiuj formas kladon ene de la genro Patagioenas por specioj kun fina vostostrio kaj brilega plumaro en siaj koloj.[1]

Disvastiĝo

[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas endemio en Jamajko. Ties natura medio estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj malaltaj arbarojmontarbaroj. La specio estas minacata de habitatoperdo. Ĝi malpliiĝis ekde la 19-a jarcento unue pro troa ĉasado kaj poste pro arbarhakado por homaj loĝejoj kaj terkulturejoj; lastatempe estas inter 3 000 kaj 10 000 ekzempleroj.

Ĝi estas granda (ĉ. 41 cm longa) kaj malhela kolombo. La plumaro estas blugriza ĉefe ĉe flugiloj kaj pli malhelgriza en flugilpintoj kaj vostopinto, sed kun rozkolora nuanco en la cetero de la korpo. En vosto estas nigra antaŭfina strio disde la griza komenca duono. La beko estas nigra kaj la kruroj estas ruĝaj. Plenkreskuloj havas verdecajn brilkolorojn dorse de la kolo kaj ĉe nuko. La okulringo estas ruĝa. La voĉo estas “kru-kru-kruuu”.

Ili manĝas en grupoj fruktojn aŭ semojn. La neston oni konstruas alte en arbo.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. (Johnson et al., 2001)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]