Karikeno

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Karikenoj estas ĥemiaj stimulantoj, kiuj efikas sur la kreskado de la planto en kunlaboro kun lum-stimuloj. Tiaj substancoj rapidigas la ĝermadon de la planto. Sciencistoj malkovris ilin en la fumo de brulantaj plantopartoj. Karikenoj plirapidigas la ĝermadon de semoj, influante la metaboladon de semoj, tiel ke jam eta lumintenseco kiel stimulo sufiĉas por rompi la dormon de semoj. Se mankas karikenoj la ĝermado daŭras pli longe.

La esprimo karikeno venas de la njungara-vorto „karrik“ = fumo. La njungaroj estas indiĝena popolo en dezerta Aŭstralio, kie brulado ofte okazas.[1][2] La sistematika nomo por la karikeno KAR1 estas: 3-Metil-2H-furo[2,3-c]piran-2-on.

La avantaĝo de tiu evolucia alkutimiĝo estas por la planto, ke ĝi – kiel „pionirplanto“ – post kamp-incendio tre rapide povas denove ĝermi kaj konkeri la habitaton post la fajro.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • David C. Nelson et al.: Karrikins discovered in smoke trigger Arabidopsis seed germination by a mechanism requiring Gibberellic acid synthesis and light. In: Plant Physiology. Band 149, 2009, S. 863–873, doi:10.1104/pp.108.131516
  • David C. Nelson et al.: Karrikins enhance light responses during germination and seedling development in Arabidopsis thaliana. In: PNAS. Band 107, Nr. 15, 2010, S. 7095–7100, doi:10.1073/pnas.0911635107

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Sheila D.S. Chiwocha et al.: Karrikins: A new family of plant growth regulators in smoke. En: Plant Science. Band 177, Nr. 4, 2009, S. 252–256, doi:10.1016/j.plantsci.2009.06.007
  2. How plants smell smoke. Sur: inspiringscience.net de aŭgusto 2013