Karlštejn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri burgo. Pri kampurbo de la sama nomo temas artikolo Karlštejn (distrikto Beroun).

Karlštejn

burgo
Geografiaj informoj
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Geografia situo 49° 56′ 23″ N, 14° 11′ 16″ O (mapo)49.93969444444414.187694444444Koordinatoj: 49° 56′ 23″ N, 14° 11′ 16″ O (mapo)
Karlštejn (Ĉeĥio)
Karlštejn (Ĉeĥio)
DEC
Karlštejn
Karlštejn
Situo de Karlštejn
Map
Konstruita 1348
Celo Meto de ĉeĥaj kronadjuveloj
Devena posedanto Karolo la 4-a
Nuntempa posedanto Ŝtato
Retadreso Oficiala burga retpaĝo
vdr
Elaviadila vido
Karlštejn

Karlštejn estas burgo en Ĉeĥio. Ili situas en Mezbohemia regiono, sur maldekstra bordo de rivero Berounka, 8 km de urbo Beroun. Pro sia eksterordinara kulturhistoria valoro la burgo estis proklamita kiel Nacia kultura memorindaĵo de Ĉeĥio.

La vilaĝo estiĝis en subburgejo el devenaj budoj de konstrulaboristoj kaj ĝi portis nomon Budňany. Ĝi estis avancigita je urbo en la jaro 1794.

Sur monteto inter montoj Kněží, Hankovec, Otový, Plešivec kaj Javorka reĝo Karolo la 4-a igis konstrui burgon – ujon por regnaj kronadjuveloj kaj sanktvenceslaa krono kaj estimindan lokon por meti relikviojn de sanktuloj. Praga episkopo Arnošt el Pardubice metis en la jaro 1348 la fundamentan ŝtonon. La burgo estis devene alirebla sole tra nordorienta vojo, kondukanta sur deklivo de monto nomata Kněží.

Unuopaj partoj de la konstruaĵo estis dislokigitaj sur kvin altecdiferencaj terasoj. Tio devis simbole esprimi iliajn hierarkian skalon kaj gradon de graveco. Sur la malplej alta teraso estiĝis antaŭburgejo, sur la pli alta konstruaĵoj estis subgrafejo, la imperiestra palaco kun kapelo de sankta Mikolao ekokupis la trian terason. En la palaco estis akceptejo kaj laborejo. Malantaŭ dormoĉambro de la imperiestro, lokigita malantaŭ la laborejo, la etaĝo estis kunigita kun pli alta etaĝo, kie estis loĝejo de imperiestrino. El la palaco de la imperiestro kondukis lignoponto en pluan turriĉan palacon kun preĝejo. La plej firma kaj la plej sekura loko estis plej alte situanta palaco kun kapelo de sankta Kruco. Sub orizita volbo kun vitraj lensoj, kiuj estas imitontaj astrojn, estis metita riĉa kolektaĵo de relikvioj de la imperiestro, la juveloj de la roma regno kaj la sanktvenceslaa krono. Konsistaĵo de la interna ornamado estas 127 tabulaj bildoj kun duonstaturoj de gesanktuloj, anĝeloj kaj profetoj, pentritaj ĉirkaŭ la jaro 1365 de Magistro Theodorik, kaj triptiko, kies aŭtoro estas Tommaso da Modena.

Progreso en milittekniko malvalorigis signifon de Karlštejn kiel fortikaĵo. En la jaro 1619 Ferdinando la 2-a lasis forveturigi el la burgo la kronadjuvelojn. Svedaj soldataroj en la jaro 1648 faris pereon de la burgo. Renoviglaboroj fine de la 19-a jarcento estis revenontaj al la burgo gotikaspekton. Dum la laboroj okazis nesentemaj trafoj en la arkitekturo de la burgo, sed estas necese konfesi, ke ĝuste tiuj ĉi ampleksaj laboroj savis la konstruaĵon. Renoviglaboroj kaj konstrulaboroj daŭrigas en la burgo ankaŭ je la 20-a kaj la 21-a jarcentŝanĝo. Karlštejn estas spite al tiuj ĉi laboroj vizitebla kaj limigita estas nun nur vizito de la kapelo de sankta Kruco.