Karl Dall

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 12:52, 11 dec. 2013 farita de ThomasPusch (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Karl Dall en 2008

Karl Bernhard Dall (naskiĝis la 1-an de februaro 1941 en Emden, Germanio, do nun 83-jara) estas germana aktoro, humuristo, kantisto kaj televida prezentisto. Lia distinga 'pendanta' okulo estas kaŭzita de denaska ptozo.

Ekde la jaro 1963 (filmo Winnetou I) li aperis en multaj kinejaj kaj televidaj filmoj, teatraj kaj televidaj humuristaj spektakloj, prezentis popmuzikan televidan programon, same prezentis multajn radiajn programojn kaj aperis en pliaj publikaj scenejaj eventoj. En septembro 2006 publikiĝis lia aŭtobiografio, titolita "Auge zu und durch" ("fermi la okulon kaj trairi"), memironia aludo al la denaska malsano.

Eksteraj ligiloj

greke Karl Dall ĉe Interreta filma datumbazo (angle) greke persona retejo germane greke reta biografio germane