Karl Dall

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Karl Dall en 2008

Karl Bernhard Dall (naskiĝis la 1-an de februaro 1941 en Emden, Germanio, do nun 78-jara) estas germana aktoro, humuristo, kantisto kaj televida prezentisto. Lia distinga 'pendanta' okulo estas kaŭzita de denaska ptozo.

Ekde la jaro 1963 (filmo Winnetou I) li aperis en multaj kinejaj kaj televidaj filmoj, teatraj kaj televidaj humuristaj spektakloj, prezentis popmuzikan televidan programon, same prezentis multajn radiajn programojn kaj aperis en pliaj publikaj scenejaj eventoj. En septembro 2006 publikiĝis lia aŭtobiografio, titolita "Auge zu und durch" ("fermi la okulon kaj trairi"), memironia aludo al la denaska malsano.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]