Karl Marx. Lia vivo kaj lia verko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Karl Marx
Lia vivo kaj lia verko
Karl Marx Lia vivo kaj lia verko
Karl Marx
Lia vivo kaj lia verko
Aŭtoro Viktoro Kolĉinski
Eldonjaro 1926
Urbo Lepsiko
Eldoninto SAT
Paĝoj 88
vdr

Karl Marx : lia vivo kaj lia verko estas 88-paĝa studo pri Karlo Markso, esperantigita kaj kompilita de Viktoro Kolĉinski (V. Elsudo). Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) el Lepsiko eldonis ĝin en la jaro 1926.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 La kompilaĵo precize informas nin pri unu el la plej gravaj teoriistoj de socialismo. 
— 1926, Georges Stroele ,Esperanto, p. 209
Citaĵo
 Libreto, kiu anstataŭas libregon. En ĝi oni trovas la plej tarne konatajn revoluciulojn kaj spertulojn pri Marks-a idearo. Pri la titole citita temo okupiĝas: R. Lenin kaj F. Engels (vivo de K. Marks; ambaŭ ankaŭ enpenetras profunde en Marks-an sociologion; R. Luxenburg (La Marks-a kapitalo); fine prof. S. Semkovski profundscience resumas la demandon „Kio estas Marksismo?" Li komparas Darvinismon kaj Marksismon kaj montras, kiel logike Marks kompletigis la teorion de Darvin.
Iomete kritikindaj nur estas kelkaj strangaj esprimoj — efez.: subhaki farton —, kiujn oni nepre evitu. 
— M. Lehner, Aŭstria Esperantisto n034 (jul 1927)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]