Karolo Filipo de Svedio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Princo Carl Philip
Sofia Hellqvist, lia fianĉino

Karolo Filipo, svede plennome Carl Philip Edmund Bertil, princo de Svedio, duko de Vermlando (naskiĝis la 13-an de majo 1979 en Stokholmo) estas la dua ido kaj la sola filo de reĝo Karolo la 16-a Gustavo kaj reĝino Silvia. Li naskiĝis kiel kronprinco (atendebla tronheredonto). Post ŝanĝo de la leĝo pri tronheredo en 1980, lia pli aĝa fratino Viktoria iĝis kronprincino. Nun li havas trian lokon en la sveda tronheredo, post Viktoria kaj ŝia filino Estelle.

Familio

Princo Karolo Filipo estas ekde 2014 fianĉiĝinta kun Sofia Hellqvist (naskiĝis la 6-an de decembro 1984). La geedziĝo estas planita por la 13-a de junio 2015, post kiam ŝi estos titolita princino Sofia, dukino de Vermlando.