Karolo Filipo de Svedio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karolo Filipo de Svedio
princo de Svedio, duko de Vermlando
Prince Carl Philip in January 2014.jpg
Coat of arms of Prince Carl Philip, Duke of Värmland.svg
Persona informo
Naskonomo Carl Philip Edmund Bertil
Naskiĝo 13-an de majo 1979 (1979-05-13) (43-jara)
en Reĝa Stokholma Palaco
Religio Eklezio de Svedio [#]
Etno svedoj [#]
Lingvoj svedaangla [#]
Ŝtataneco Svedio [#]
Alma mater Rod-Insula Lernejo de Dezajno • Kent School • Smedslättsskolan • Ålstensskolan • Enskilda Gymnasiet • Lundsberg boarding school • Sveda Agrikulturuniversitato [#]
Familio
Dinastio Bernadotte [#]
Patro Karolo la 16-a Gustavo [#]
Patrino Silvia de Svedio [#]
Gefratoj Viktoria de SvedioMadeleine de Svedio [#]
Edz(in)o Sofia de Svedio [#]
Infanoj Aleksandro de SvedioGabrielo de SvedioJulian de Svedio [#]
Profesio
Okupo militisto • aŭtosportisto • dezajnisto • aristokrato [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Princo Carl Philip
Princino Sofia, lia edzino

Karolo Filipo, svede plennome Carl Philip Edmund Bertil, princo de Svedio, duko de Vermlando (naskiĝis la 13-an de majo 1979 en Stokholmo) estas la dua ido kaj la sola filo de reĝo Karolo la 16-a Gustavo kaj reĝino Silvia. Li naskiĝis kiel kronprinco (atendebla tronheredonto). Post ŝanĝo de la leĝo pri tronheredo en 1980, lia pli aĝa fratino Viktoria iĝis kronprincino. Nun li havas kvaran lokon en la sveda tronheredo, post Viktoria kaj ŝia filino Estelle kaj ŝia filo Oskaro.

Familio[redakti | redakti fonton]

Princo Karolo Filipo estis ekde 2014 fianĉiĝinta kun Sofia Hellqvist (naskiĝis la 6-an de decembro 1984). La geedziĝo okazis la 13-an de junio 2015, post kiam ŝi estas titolita princino Sofia, dukino de Vermlando.

La 16-an de aprilo 2016 naskiĝis la unua infano de princo Karolo Filipo kaj princino Sofia, la princo Aleksandro, plennome svede Alexander Erik Hubertus Bertil, duko de Sudermanio, svede Södermanland. Aleksandro havas nun la kvinan lokon en la sveda tronheredo, tuj post sia patro.