Oskaro de Svedio
Aspekto
Oskaro de Svedio | ||
---|---|---|
princo de Svedio, duko de Skanio | ||
Persona informo | ||
Naskonomo | Oscar Carl Olof | |
Naskiĝo | 2-an de marto 2016 (8-jaraĝa) en universitata hospitalo Karolinska | |
Religio | Eklezio de Svedio vd | |
Etno | svedoj vd | |
Lingvoj | sveda vd | |
Loĝloko | kastelo Haga vd | |
Ŝtataneco | Svedio vd | |
Familio | ||
Dinastio | Bernadotte vd | |
Patro | Princo Daniel vd | |
Patrino | Viktoria de Svedio vd | |
Gefratoj | Estelle de Svedio vd | |
Profesio | ||
Okupo | aristokrato lernanto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Reĝa familio de Svedio | |
---|---|
Reĝa familio
| |
Oscar Carl Olof, princo de Svedio, duko de Skanio, filo de kronprincino Viktoria kaj princo Daniel, naskiĝis la 2-an de marto 2016 en urbo Solna apud Stokholmo, Svedio.
La princo havas la trian lokon en la svedia tronheredo, post sia patrino kaj post sia fratino, princino Estelle.
Princo Oskaro naskiĝis en la universitata hospitalo Karolinska en Solna. Lia naskiĝo estis salutita per du 21-pafilaj salutoj sur la insulo Skeppsholmen, kontraŭ la Stokholma Palaco. Liaj nomoj kaj titolo estis anoncitaj la sekvan tagon fare de lia patrina avo, la reĝo Karolo la 16-a Gustavo. Skanio (svede Skåne) estas la plej suda titulara duklando en Svedio. En la dinastio Bernadotte aperis du antaŭaj dukoj de Skanio: Karolo la 15-a kaj Gustavo la 6-a Adolfo.