Karolo de Blezo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karolo de Blezo (fr: Charles de Blois)

Karolo de Blezo (fr: Charles de Blois), ankaŭ nomata Blezobeata Karolo de Blezo, naskiĝinta en 1319 en Blezo (fr: Blois), mortinta en la 29-a de Septembro 1364 en Auray. Filo de Vito la 1-a de Châtillon, grafo de Blezo kaj de Margareta de Valezio, fratino de Filipo de Valezio.

Li estis barono de Majeno, senjoro de Guise kaj per geedziĝo grafo prefekto de Pentievro, kaj duko prefekto de Bretonio. Li estis beatigita.

Biografio

En Parizo la 4-an de Junio 1337, Karolo de Blezo edziĝis al Johana de Pentievro (nomata Johana la Lama), filino de Vito de Pentievro (fr: Gui), nepino de la duko Johano la 3-a de Bretonio kaj nepino de Arturo la 2-a de Bretonio. La kondiĉoj de la geedziĝo antaŭvidis ke Karolo de Blezo akiros la nomon kaj la blazonon de Bretonio kaj ke li heredos la duklandon de la duko Johano la 3-a, kiu ne havis infanojn.

Genealogio de Arturo la 2-a, duko de Bretonio

La duko Johano la 3-a nevolinte klarigi la heredon kiam li vivis, lia morto en 1341 ekigis severan militon inter la pretendantoj, tiu milito nomata la hereda milito de Bretonio daŭris dum 23 jaroj. Per la decido de Conflans, la reĝo de Francio Filipo la 6-a de Francio agnoskis sian nevon Karolo de Blezo duko prefekto de Bretonio kaj ricevis lian omaĝon. Plejmultaj senjoroj kaj baronoj omaĝis al li, kiel al la probabla heredanto de sia suvereno, sed ankaŭ Johano de Montfort, duonfrato de Johano la 3-a, pretendas al la duklando. En Oktobro 1341, Karolo de Blezo marŝas sekve de Johano, duko de Normandio kaj probabla heredanto de la krono de Francio, por trudi siaj pretendojn super la duklando de Bretonio kontraŭ Johano de Montfort.

Karolo de Blezo estis kaptita en la batalo de la Roche-Derrien

En 1344, li konkeris Quimper. En 1347, li estis kaptita de la angloj en la sieĝo de Vannes (aŭ batalo de La Roche-Derrien). Dum li estis enkarcerigita en la Turo de Londono, Johana de Pentievro, daŭrigis la militon kontraŭ Johana de Flandrio, edzino de la grafo de Montfort. Liberigita en la 10-a de aŭgusto 1356, post naŭ jaroj de mallibereco en Anglio, post promeso pagi ostaĝmonon je 700000 orguldenoj, kiu ankoraŭ ne estis finpagita je lia morto.

Dum tiu longa konflikto,en kiu la reĝo de Francio subtenis Karolon de Blezo kaj Anglio apogis lian rivalon, pluraj famaj militistoj elstaris: Bonabes la 4-a, siro de Rougé kaj de Derval, Gautier de Mauni, Johano de Beaumanoir, Olivero de Clisson, Bertrand du Guesclin (kiu unuafoje elstaris en 1357 partoprenante en la defendo de Rennes sieĝata de la duko de Lancastro) kaj de John Chandos.

Karolo de Blezo kavalirigis Bertrand du Guesclin, en la kastelo de Montmuran proksime de Ifs, kaj nomumis lin kapitano de Pontorson kaj de la monteto Sankta-Mikaelo.

Karolo de Blezo mortis en la 29-a de Septembro 1364, en la batalo de Auray kontraŭ Johano la 4-a de Bretonio. Li estis beatigita en 1904, pro lia senpeka pieco kaj siaj naŭ jaroj en la malliberejo de Londono. Tamen oni devas memorigi, ke dum la konkero de Quimper en 1344, li mortigis pli ol 2000 civilulojn.

Lia edzino, Johana de Pentievro donis al li kvin infanojn:

Karolo de Blezo, alinomata la Sankta, havis naturan filon: Johano, siro de Averoult, mortinta kun lia patro en 1364 en la batalo de Auray.

Antaŭe Karolo de Blezo Poste
Johano la 3-a
Duko de Bretonio
thum thum
(1341-1364)
kun Johana de Pentievro
konkurse kontraŭ
Johano de Montfort (1341-1345)
kaj post 1362 kontraŭ
Johano la 4-a
Johano la 4-a


Vidu ankaŭ