Johana de Flandrio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Johana de Flandrio
Johana de Flandrio
Grava rolulo en Sukceda milito de Bretonio
Naskiĝo 1295
en ?
Morto septembro 1374
en ?
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg

Johana de Flandrio, ankaŭ nomita Johana de MoñforzhJohana la Flamo (Jeanne la Flamme en la franca; Janed ar Flamm en la bretona) estas bretonia heroino kiu ludis gravan rolon en la sukceda milito de Bretonio (1341-1364) ankaŭ kromnomita Milito de la du Johanaj.

Johana naskiĝis ĉirkaŭ 1295, filino de Ludoviko la 1-a de Flandrio (grafo de Nevers, † 1322) kaj de Johana de Rethel (grafino de Rethel, † 1322).

Ŝi edziniĝis kun Johano de Moñforzh (1294-1345) kaj naskis

  • Johano la 4-a (1339-1399), duko de Bretonio kaj grafo de Richmond
  • Johana (1341-1399), edziniĝonta kun Ralph Basset de Drayton.

Kiam la duko de Bretonio Johano la 3-a mortis en 1341, ne nomuminte sian posteulon, sukceda problemo sin prezentas, ĉar du egalrajtaj posteuloj eblas: Johana la lamulo alinomita Johana de Penthievre kaj Johano de Moñforzh. Sekvas sukceda milito de Bretonio kiu fakte estas flankmilito de la Centjara milito (1337-1453) ĉar la du oponantoj estis apogataj de Francio kaj Anglio.

Johano de Moñforzh (aŭ Montfort), dukkandidato de la anglobretonoj (kaj subtenata de la okcidenta, bretonparolanta parto de Bretonio) estas kaptita de la frankobretonoj kapita de Johana la Lama kaj ŝia edzo Karlo de Blois antaŭenpuŝita de la franca kortego. Kiam ŝia edzo malaperas, Johana de Flandrio ne demetas la armilojn, ekprenas la direkton de lia armeo kaj sendas kurieron al Anglio por helppeti Eduardon la 3-an, kiu postulas por si la tronon de Francio. Tio ebligos al ŝia filo, Johano la 4-a, poste konkeri la duklandon Bretonio.

Ŝi akiris sian kromnomon «la flamo» post sia fama gloraĵo: dum la militistoj de Karlo de Blois Henbont (Hennebont, en aktuala Morbihan) kie sin fortikigis Johana kaj ŝia armeo, ŝi formis roton de soldatoj dumnokte kaj kondukis ĝin en la kontraŭbatalanta kampadejo por bruligi la tentojn kaj ĵeti panikon. Dank'al tiu deturno, ŝi povis atingi An Alre (Auray) kaj venigis 600 homojn por liberigi la urbon kaj kapti Karlon de Blois.

La fino de Johana estas pli malgaja ĉar ŝi falis en frenezon kaj mortis antaŭ vidi la surtroniĝon de sia filo.