Karolo la 14-a Johano (Svedio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Karolo la 14-a Johan de Svedio kaj Karolo la 3-a Johano de Norvegio (naskiĝis la 26-an de januaro 1763, mortis la 8-an de marto 1844) faris mirindan karieron de franca oficiro ĝis reĝo de Svedio-Norvegio.

Denaske li estis franco, kun la nomo Jean Baptiste Bernadotte. Li rapide avancis en la franca armeo kiel elstare bona oficiro, fariĝis militministro kaj "marŝalo de Francio" sub Napoleono. Li ricevis la titolon "princo do Ponte Corvo", antaŭ ol oni proponis al li la svedan reĝan tronon. Li estis reĝo de la unio Svedio-Norvegio de 1818 ĝis sia morto. Li estas la unua reĝo (kaj la prapatro) de la dinastio Bernadotte.

Post sia morto li estis entombigita en la preĝejo Riddarholmskyrkan en Stokholmo.


Antaŭe:Reĝo de Svedio
Reĝo de Norvegio
Poste:
Karlo la 13-a (la 2-a)18181844Oskaro la 1-a


Ŝablono:Ĝermo-biografio