Kaskado (Erevano)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kaskado
arkitektura strukturo • ŝtuparo [+]

LandoArmenio

SituoErevano
- alteco1 020 m [+]
- koordinatoj40° 11′ 29″ N, 44° 30′ 56″ O (mapo)40.19137544.515522Koordinatoj: 40° 11′ 29″ N, 44° 30′ 56″ O (mapo)

ArkitektoAleksandro Tamanjan

Estiĝo1980
Konsekro17-a de novembro 2009

Kaskado (Armenio)
Kaskado (Armenio)
DEC
Kaskado
Kaskado

Map
Kaskado

Vikimedia Komunejo:  Cascade of Yerevan [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La Kaskado estas monumento en Erevano Armenio konstruita en la 1970-aj jaroj. Ĝi malfermis muzeon pri nuntempa arto la 7-an de novembro 2009, konata kiel Cafesjian Center of Arts. La monumento konsistas ekstere el ĝardenoj sur terasoj, fontanoj kaj longa ŝtuparo ĝis la pinto. Ĝi havas 50 metrojn. Interne, serio de leviloj permesas la supreniradon ĝis 78 metroj alte; preskaŭ la tuto de la interno estas okupata de la centro Cafesjian.

La konstruado de la Kaskado de Erevano, imagita de Aleksandro Tamanjan kaj dizajnita de la arkitekto de la urbo, Jim Torosjan, debutis dum la 1970-aj jaroj. Komence, ĝi devis esti ornama monumento laŭ soveta stilo kiu permesus supreniri per mekanika ŝtuparo interne. Ĝi proksimas al la placo Tamanjan, ĉe la Opero kaj la parko de la Venko en la kvartaloj Kanaker-Zejtuno kaj Arabkiro.

La konstruado malrapidiĝis pro la tertremo de 1988 en Armenio, poste pro la falo de USSR en 1991. La monumento ankoraŭ havas 78 metrojn kiuj ne estas ligita al la cetero kaj la laboroj daŭras por la finkonstruado.

Dum la 1990-aj jaroj, la Kaskado iom post iom, kune kun la Hanrapetuĝan Hraparak, fariĝis loko por spektakloj, koncertoj kaj ekspozicioj. Multaj turistoj kaj lokanoj supreniras ĝin serĉante la plej belan vidon de Erevano el kie videblas (laŭ la vetero) la monto Ararato, la armena nacia simbolo.

La placo Tamanjan, tuj antaŭ la enirejo de la centro, havas ĝardenon kun skulptaĵoj de Fernando Botero, Barry Flanagan, Lynn Chadwick kaj Jaume Plensa.


Bildaro[redakti | redakti fonton]