Kasono (konstruado)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kasona puto, inventita de Jacques Triger en 1846.

Kasono estas Granda akvimuna kestego el ferladoj, kiun oni subakvigas ĝis la grundo, sur kiu oni volas masoni fundamenton[1] (vidu en teknologio de konstruado).

Laŭ Francisko Azorín Kasono estas Mergokestego uzata por masoni, labori subakve.[2] Li indikas etimologion el la latina capsa (kesto).[3]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. NPIV [1] Alirita en 27a de Decembro 2017.
  2. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 107.
  3. Azorín, samloke.