Kasteleto Kitzerstein
Kasteleto Kitzerstein | |||
---|---|---|---|
arkitektura strukturo | |||
Geografiaj informoj | |||
Lando | Germanio | ||
Geografia situo | 50° 38′ 54″ N, 11° 22′ 0″ O (mapo)50.6482332711.36658921Koordinatoj: 50° 38′ 54″ N, 11° 22′ 0″ O (mapo) | ||
| |||
Kasteleto Kitzerstein (germane: Schlößchen Kitzerstein) troviĝas en Saalfeld, Germanujo (Schwarmgasse 24), proksime de Hoher Schwarm kaj la ĉirkaŭfortikaĵoj.
Historio
[redakti | redakti fonton]Konstruiĝis ĝi sur la grundo de du privilegiitaj (t.e. sen impostopago-devo sed kun la preteco provizi helpon en kazo de militaj konfliktoj) bienoj de la kavaliroj Otto von Enzenberg kaj la senjoroj de Thüna. En 1497 Georgo de Thüna, (lasta) abato de la benediktana klostro de Saalfeld, nomumiĝis fare de imperiestro Maksimiliano la 1-a regna princo. Sekve la lokaj benediktanoj ankaŭ ekgravis sekularpotence. Post la fajrego de 1517 Georg von Holbach rekonstruigis la kastelon en 1521/22 kaj donis al ĝi la nunan aspekton.
La urba kronikisto kaj urbestro Sylvester Lieb laŭdegis en la verko Salfeldographia (finita en 1625) la eksteron kaj la internon kastelajn per la jenaj vortoj[1]:
Übrigens ist es mit ausnehmender Kunst gebaut, daß es jenem nach der Saale und den waldigen Bergen der Heide zu gelegenen Stadtteil nicht nur durch eine gewisse ganz besondere Anmut eine ungemein schöne Zierde und Schmuck verleiht, sondern auch seinen Besitzern wegen der überaus großen Zahl und geschmackvollen Einrichtung der Kammern und beheizbaren Zimmern größte Bequemlichkeit gewährt.
Arĥitekturo
[redakti | redakti fonton]Temas pri neregula, per multaj eroj strukturita ejo. Ĝi kvazaŭ gluas sur deklivo supre de la rivero Saale kaj estis plilongigita eosten multangule ankaŭ malantaŭ la urba muraro. La gabeloj estas riĉe ornamitaj laŭ nordgermana stilo. Orielo direktanta sin al la korto havas ornamripon. La ogiva arko ĉeportala lasas eniri la vizitantojn. Norde iama ĉirkaŭfortikaĵa turo estis enkorpigita en la konstruaĵon kie ankoraŭ videblas embrazuroj. Sep dekoracigabloj plie beligas la tuton.
Posedantoj
[redakti | redakti fonton]Dokumente certas mencio en la 14-a jarcento pri posedo fare de la grafoj de Schwarzburg. Poste multis la posedantoj, ekz. kanceliero de Ketelhodt el Rudolstadt. Post 1628 ŝajne privataj burĝoj loĝis en ĝi, ekz. Kronberger kaj poste ties bofilo kaj urbestro Eckhardt. Pli malfrue venis ĉefforstisto de Reuß, s-ro von Koss († 1710) kaj ties filino. La dukujo Saksio-Koburgo-Saalfeld vendis ĝin en 1760 al privatuloj.[2]. Lasta privata posedanto estis Hans-Joachim Schaede, fabrikanto de lavmaŝinoj, kiun la komunistoj eksproprietigis en la 1948-a jaro.
En 2006 oni nove aranĝis la ĝardenojn inter la Schwarm-ruino kaj la kasteleto.[3] Nuntempe ene estas la distrikta muziklernejo.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ citaĵo laŭ porturisma portalo - Traduko: Cetere la kastelo belstile konstruiĝis tiel ke ĝi ne nur donas dekoracion al tiu ĉi ĉarma urbokvartalo situanta en la direkto de Saale kaj arbaraj montoj. Ĝi krome donas al la posedantoj, pro la granda nombro da salonoj kaj la eleganta meblaro kaj multaj hejteblaj ĉambroj, multan komforton.
- ↑ Paul Lehfeldt: Die Bau- und Kunst-Denkmäler Thüringens. Kreis Saalfeld - Amtsgerichtsbezirke Saalfeld, Kranichfeld, Camburg, Gräfenthal und Pössneck: mit 26 Lichtdruckbildern und 110 Abbildungen im Texte, volumo 6, 1892, p. 110-111
- ↑ "Saalfeld - die Steinerne Chronik Thüringens – Schlößchen Kitzerstein"