Kastelo Bejczy (Meggyeskovácsi)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Kastelo Bejczy [bejci] estas unu el la historiaj monumentoj en vilaĝo Meggyeskovácsi.

Kastelo Bejczy en Meggyeskovácsi

Historio[redakti | redakti fonton]

Laŭ la stilo tiu ĉi kastelo estis konstruita en la dua duono de la 19-a jarcento. Pri la historio mankas informoj sed verŝajne tio ne diferencis de la ceteraj hungaraj kasteloj. Supozeble komence de la socialismo la kastelo iĝis ŝtata posedaĵo. Laŭ la tiamaj kutimoj pluraj familioj vivis dum la socialismo, poste la kastelo estis vendita. Nuntempe laŭ la informoj hungardevena aktorino kun germana edzo vivas en la kastelo aktuale en la 2000-aj jaroj. Laŭ la ekstera vido kaj la kastelo, kaj la parko estas zorgata.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La kastelo situas sola en mezo de granda parko. La fasado estas malsimetria. Ĉirkaŭ meze duetaĝa cilindra turobastiono altiĝas. Maldekstre teretaĝa, dekstre unuetaĝa alo etendiĝas. Malantaŭ la bastiono pluraj pli malgrandaj aloj etendiĝas.

Parko[redakti | redakti fonton]

La privata parko estas nevizitebla, tial informoj ne ekzistas. En la parko estas videbla kapelo (supozeble konstruita ĉirkaŭ 1880) kaj aliaj iamaj servaj domoj. En la parko arboj kreskas tre dense.

Fontoj[redakti | redakti fonton]