Kastelo Hohenfels
Kastelo Hohenfels (germane: Schloß Hohenfels) troviĝas ekde 1840 sur montento Ernsthöhe en Koburgo, Germanujo (supre de la strato Callenberger Straße). Ĝi planiĝis samtempe kiel la Duka saksio kortegteatrejo fare de Balthasar Harres, estonte dum kvin jardekoj loĝejo de la operkantistino Natalie Eschborn (Frassini), grafino de Grünhof.
Historio
[redakti | redakti fonton]Duko Ernesto Aleksandro (Virtembergo), nefo de Ernesto la 1-a (Saksio-Koburgo kaj Gotao), komisiis en 1837 la arĥitektion Harres (dischiplon de Karl Friedrich Schinkel, starigi sur la verda altebenaĵo de iama bestoĝardeno, por si kaj la estonta edzino, kastelsimilan bienon. Post la foriro de Harres en 1838 finis la tuton Vincenz Fischer-Birnbaum en 1840 laŭ historiisma stilo. Kastelo kaj parko nomiĝis por ĝia konstruinicianto.
Post enamiĝo de Ernesto Aleksandro je la operkantistino Frassini (kiun li konatiĝis en Kaselo), la hesuja landgrafo Ferdinando (Hesio-Homburg) povis konvinkiĝi nobeli ŝin de Grünhof laŭ kastelo je Jelgava. La nupto eblis en aŭgusto 1850 en Hamburgo. Ŝin allogis duko Ernesto la 2-a por surscena deĵorado Koburgen. Ravite de Koburgo, Frassini petis la estontan edzon havi komunan domicilon KOburge. Post kiam Ernesto de Virtembergo mortis (1868) ŝi vivis kiel vidvino ĝis 1890 kastele. Poste ŝi iris Berlinon lasante al filino Aleksandrino ĉi-posedaĵon: sed ĉi-tiu vendis la tuton en 1893 al la fabrikestro Julius Heinzel el Lódz, kiu poste nobeliĝis grafo Heinzel de Hohenfels.[1] Heinzel starigis proksime de la kastelo ĉevalbredejon, el kiu originis la venkantaj bestoj ĉe la hipodromo de Hoppegarten. En 1918 aĉetis la kompleksion la berlina elektronikaĵ-entreprenisto Sigmund Bergmann († 1927), kiu petis la berlinan arĥitekton Otto Rehnig aliaranĝi diversajn partoj je novaj bezonoj.
De novembro 1932 ekposedantis la municipo (pri kastelo, ĉevalejo, ĝardenoj). De septembro 1933 la nazioj utiligis la flankajn ejojn kiel ĉambroj por la Regna Laborservo (por virinoj). Inter majo 1934 kaj 1944 ene estis la unua Regna lernejo de Nacisocialisma Virinaro. Kroma tendaro por knabinoj aldoniĝis en la 1939-a jaro. Post la Dua mondmilito la tuto nefunkciis, ĝis 1954.
Nuna uzo
[redakti | redakti fonton]En 1954 transloĝiĝis ĉi-tien la gimnastika lernejo Medau-Schule disde Flensburg. Ĝia fondiĝo estis en 1929 en Berlino kiel privata institucio kie la milito necesigis ĝian fermon.[2][3] De 1979 ĝi estas la ununura germana lernejo kun integrita trejniĝo gimnastika/fizioterapia. En 1999 oni aldonis al ĝi faklernejo pri logopedio. En 2004 plue fondiĝis Faklernejo Kastelo Hohenfels kiel ŝtate agnoskita, privata altlernejo pri fakterapioj sur kampo de publika saneco. Ĝis transloko en 2010 al Bamberg oni rajtis bakalaŭriĝi tie en du diversaj kursaroj.
Tamen, Medau-Schule kun siaj propraj trejnadaj ofertoj daŭre ekzistis sub sama nomo. De aŭtuno 2010 la berlina lernejo IB-Hochschule Berlin akompane ofertas la studaron Gesundheitswissenschaften (sanecaj sciencoj), surloke en Koburgo kaj dum po unu semajnfino por monato.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Fritz Mahnke: Schlösser und Burgen im Umkreis der Fränkischen Krone, Druck- und Verlagsanstalt Neue Presse, Coburg 1974, p. 20–21
- Hildegard Erbguth, Hans Medau: Porträt einer Gymnastikschule, Verlag Hofmann, Schorndorf 1991, ISBN 3-77803700-5
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Krystyna Radziszewska (eld.): Aŭf deŭtschen Spuren im Gelobten Land. Niemieckimi sladami po Ziemi Obiecanej, Lódz 1997, p. 198-199, ISBN 83-87080-43-8
- ↑ "Pressemappe, 85 Jahre Medau-Schule", p. 2
- ↑ "Gymnastik in unserer Zeit?" - ĉe: Die Zeit, 8.2.1951