Kastelo Lebenberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kastelo Lebenberg
germane: Schloss Lebenberg, itale: Castel Monteleone
kastelo
Kastelo Lebenberg
Oficiala nomo: Schloss Lebenberg
Ŝtato Italio Italio
Regiono Sudtirolo
Municipo Tscherms
Situo Kastelo Lebenberg
 - alteco 440 m s. m.
 - koordinatoj 46° 38′ 4.45″ N 11° 8′ 1.6″ O / 46.6345694 °N, 11.133778 °O / 46.6345694; 11.133778 (mapo)
Estiĝo ekde 1250
Posedanto fam. van Rossem
Por publiko alirebla
Plej facila aliro Tscherms-Cermes
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo
Vikimedia Komunejo: Lebenberg Castle (South Tyrol)
Retpaĝo: [1]

La Kastelo Lebenberg (germane: Schloss Lebenberg, itale: Castel Monteleone) estas mezepoka kastelo kiu staras supre de la vilaĝo Tscherms, en Sudtirolo (Italio). Ĝi situas je altitudo de 440 m kaj ene de la kastelaj muroj troviĝas interalie kastela muzeo kaj rokoko-ĝardeno.

Rokoko-ĝardeno en la kastelo Lebenberg en Sudtirolo

Historio[redakti | redakti fonton]

La kastelo estis konstruita en la 13-a jarcento fare de la sinjoroj de Marling. Sekve ĝi estis akirita de la sinjoroj de Lebenberg. La heredanta filino Dorothea von Lebenberg edziniĝis kun la grafo Fuchs von Fuchsberg en 1426.

Dum la sekvantaj kvar jarcentoj la kastelo apartenis al la familio Fuchs, kiu modifis kaj pligrandigis ĝin plurfoje. Nuntempe ĝi konsistas el pluraj konstruaĵoj kiuj grupiĝas ĉirkaŭ internaj kortoj.

En la jaro 1828 la familio Fuchs estingiĝis kaj ek de tiam la posedantoj de la kastelo ŝanĝiĝis plurfoje. En 1924 ĝi estis aĉetita de Adrian van Rossem, kies familio loĝas ĝis nun en la plejparto de la kastelo.

Aliro[redakti | redakti fonton]

Parto de la kastelo estas alirebla por vizitantoj kaj funkcias kiel muzeo. Aparte vidindaj estas la kapelo, la ĉambro de antikvaj armiloj kaj la salono de la kavaliroj.