Kastelo Oberrain

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kastelo Oberrain
kastelo
kastelo [+]
Koordinatoj47° 38′ 40″ N, 12° 43′ 43″ O (mapo)47.644340912.7285257Koordinatoj: 47° 38′ 40″ N, 12° 43′ 43″ O (mapo)

Kastelo Oberrain (Aŭstrio)
Kastelo Oberrain (Aŭstrio)
DEC
Kastelo Oberrain
Kastelo Oberrain

Map
Kastelo Oberrain
Vikimedia Komunejo:  Schloss Oberrain, Unken [+]
vdr
Kastelo Oberrain

Kastelo Oberrain (germane: Schloß Oberrain; kelkfoje ankaŭ Seidlgut) troviĝas en Unken, Aŭstrujo, je Unken nr 8. La kastelsimila konstruaĵo staras sur altebenaĵo supre de Saalach-valo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭ la jaro 1400 Seidl-bieno kaj la taverno estis du separitaj ejoj kvankam la koncesio je trinkaĵelverŝado ceditis antaŭe al Seidl-gut ol al la taverno. La bieno estis ĝis 1848 parto de la grundregadujo de la Princĉefepiskoplando Salcburgo. La unuaj posedantoj estis inter 1400 kaj 1500 Stephan Seydl kun edzino Margareth kaj filo Leonhard. Poste ĝin ekhavis ties filino Margareth kiu edzigis Peter Teysteter. Jenas aliaj posedintoj: Konrad Kramer, Christian Seydl kaj ties filo kaj nepo Johannes, 1544 ties filinoj Ursula kaj Barbara kun Sebastian Widmann kaj en 1546/47 la filoj Johann kaj Mathias. En 1564 venis Georg Entgruber kiu vendis la tabernon en 1575 al Christian Wöhrminger kaj Veronika Dötlinger. Seidl-bieno venditis de li fino de 1575 al Stephan Unterhager kies posteulanto Konrad Leyrer, gastejestro je Unken, reunuigis la posedaĵon. Sekvis ĉefonte Salome Leyrer kaj Paul Wäggerl, en 1591 la filo Hans Leyrer, en 1634 ties filino Katharina Leyrer kaj Matheus Metzger. La Metzger-oj tie restis por la daŭro de ĉ. ducent jaroj.

En 1890 akiris la tuton Johann Mayergschwenter kaj Johann Stainer. Jam ses monatojn poste la germana produktisto de artefaritaj sterkoj Hermann Schmidtmann iĝis fiera poseanto de la bieno kaj de taverno intertempe pligrandigita per naĝejo. Estis li kiu donis al la kastelon la nunan aspekton. En 1923 heredis filino lia Florence von Poser la entreprenon sed enŝuldiĝis mone tre. En 1940 la ŝtata bonfarorganizaĵo NS-Volkswohlfahrt transprenis ĝin alikonstruigonte ĝin je ripozumhejmo por patrinoj. Post la Dua mondmilito gastis tie ĉi la komandantaro de la 101-a usona paraŝuta divizio por tempo mallonga.[1]

Oberrain-kastelo hodiaŭ[redakti | redakti fonton]

Post redono de la havaĵoj al Florence von Poser la registaro de Salcburgio akiris la kastelon en 1956. Unue ĝi servis kiel ripozumhejmo porifnana kaj ekde 1960 gvidas ĝin la laborondo Arbeitsgemeinschaft für Rehabilitation kiu preparis tie junulojn handikapitan por memstarecoj profesia kaj privata. En niaj tagoj la institucion gvidas Anderskompetent GmbH[2][3]

Lia iam ekzistanta farmejo malaperis kaj restis nur la tavernejo en la formo de post 1891. Ĝis 1830 kondukis la landa ŝoseo inter farmejo kaj taverno. La ĉefa ejo estas trietaĝa kun groptegmento. La suda fasado dividiĝas per turo larĝa du fenestroaksojn. En la plej malsupra etaĝo estas aperta loggia, duobla arko kaj meza kolono. La fenestroj havas laŭetage variajn stukaĵojn kaj ordigas la konstruaĵon bendaro. Norde teraso kontinuiĝas ĝis ĝardeno. Supre de la enireja portalo estas blazono de la lando Salcburgio kaj jarodato 1796 kun la jenaj vortoj: Man hat mich nun zwar wohl erbauet, doch bald könnte ich zerfallen, wenn wilde Blitze drohn und Sturm und Donner knallen, doch daß ich sicher bleiben werd’ von allen Unglücksfällen, will ich Dich, o Gott, zu meinem Schutz erwählen.[4]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Historio de Unken. Arkivita el la originalo je 2016-05-31. Alirita 2021-07-17.
  2. Hejmpaĝo de Anderskompetent
  3. "Ausbildungszentrum Schloss Oberrain wird saniert"
  4. Traduko libera: Kvankam mi estis solide konstruite moi povus disrompiĝi pro fulmoj, ŝtormo, tondroj. Por resti sekura kontraŭ ĉiaj katastrofoj mi volas elekto vin, ho Dio, mia protektanto!

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Schloss Oberrain en la germana Vikipedio.