Kastelo Rennhof

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kastelo Rennhof
kastelo • arkitektura strukturo
Lando Germanio vd
Situo Lampertheim
Adreso Lorscher Straße 1
Situo
Geografia situo 49° 35′ 55″ N, 8° 35′ 17″ O (mapo)49.59858.5881Koordinatoj: 49° 35′ 55″ N, 8° 35′ 17″ O (mapo)
Kastelo Rennhof (Germanio)
Kastelo Rennhof (Germanio)
DEC
Kastelo Rennhof
Kastelo Rennhof
Situo de Kastelo Rennhof
Map
Kastelo Rennhof
vdr

La kastelo Rennhof - germane Schloss Rennhof - situas en Hüttenfeld (urbodistrikto de Lampertheim en suda Hesio, inter Darmstadt kaj Frankfurto ĉe Majno norde kaj Hejdelbergo kaj Mannheim sude.

Historio[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la fino de 1853, la Frankfurta bankisto barono Mayer Carl von Rothschild konstruis la modernan palacon Rennhof en la arkitektura stilo Empiro. En 1889 ĝi iĝis posedaĵo de la familio von Löwenstein-Wertheim-Freudenberg, de 1460 flanka branĉo de la Vitelsbaĥoj, kaj en 1917 ĝi iĝis posedaĵo de la Wormsa industria familio Heyl zu Herrnsheim, kiuj en 1886 estis nobeligitaj per la dinastio de Hesio-Darmstadt. En 1953 la kastelo venis en la posedon de la Litova Centra Komitato en Germanio, kiu ekde 1954 administras ĉi tie la litovan gimnazion Hüttenfeld. La kastelo ankaŭ estas la centra oficejo de la Litovoj en Germanio.

kastelo Rennhof

Tre difektita per fajro en 1984, la ekstero de la kastelo estis reestigita al sia origina stato. Hodiaŭ, ĉefe la loĝejoj apartenantaj al la lernejo kun kelkaj oficejoj kaj granda lerneja salono troviĝas en la kastelo.

La turo antaŭ la trietaĝa centra konstruaĵo estas okulfrapa, kunfandiĝanta de kvadrato en plurlateron super la tegmento. Fortigita rigardplatformo situas supre de la turo - centre de ĝi masto ofte flirtigas la flagon de Litovio.

La kastela halo situas en la ĉefa alo, la transversa duetaĝa suda konstruaĵo. Sekvas trietaĝa parto kun ĉirkaŭa verando sur feraj kolonoj en la unua etaĝo. Alia transversa konstruaĵo estas norde alkroĉita al la centra alo. La granda parko malantaŭ la kastelo estas dizajnita kiel pejzaĝa ĝardeno. En la nordo estas la modernaj lernejkonstruaĵoj de la gimnazio.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Rolf Müller (red.): Schlösser, Burgen, alte Mauern (germane: "Kasteloj, burgoj, malnovaj muroj"). Eldonita de la landa servo de la Ŝtata Kancelario de la federacia lando Hesio, Wiesbaden 1990, ISBN 3-89214-017-0, p. 225.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]