Kastelo Rohrbach

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vido de sudo
Ĉefa portalo
Ŝtuparo
Kameno
Ĝardena flanko
Stukaĵoj

Kastelo Rohrbach (germane: Schloß Rohrbach) estas la loĝdomo de historia kavalirbieno en Rohrbach ĉe Dorf nr 35, Germanujo. Ĝi staras sur listo de protektotaĵoj de Ilmtal-Weinstraße.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La iama kavalirbieno troviĝas ĉe la norda rando de la vilaĝo sur ĉ. 2.720 m² granda grundo. La duetaĝa masiva domo aranĝitis simetrie havante sep fenestrajn aksojn kaj mansardan tegmenton. La meze elsaltanta kolonego kun tri fenestraj aksoj estis plialtigita de per ronda lunetfenestro lumigita etaĝo. La gablozonon dekoracias plastaj stukaĵoj. Antaŭ la enirejo meza troviĝas eta pavilono. Duala, bela baroka pordo ĝis nun konserviĝis. Interne disponiĝas malavare aranĝita dulana ŝtuparo kondukanta ĝis la supera etaĝo. En la direkto de la ĝardeno estas, kuŝanta unu sur alia, du grandaj salonoj kun pargeto, kamenoj, vandfasadenpakaĵoj kaj stukplafono - farite laŭ la modo de la antaŭrevolucia tempo de Ludoviko la 16-a. La loĝa areoj troviĝas ĝuste tie je la dekstra kaj la maldekstra. La nur pli malfrue alveninta alkonstruitaĵo eosta havas du etaĝojn kaj tipan novbarokan turospajron.

Ekonomia ejo agrikulturuzen antaŭmetita estas al la kavalirbieno. Malantaŭas ĝardeno ĉirkaŭata de muro el rompitaj ŝtonoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La ĉefa ejo starigitis ĉ. 1777 fare de familio von Wurmb. Malmulte post akiris ĝin kanceliero de Saksio-Vajmaro, Johann Friedrich Kobe von Koppenfels. Lia najbaro vajmara Johann Wolfgang von Goethe plurfoje gastis tie ĉi iĝonte ankaŭ baptopatro de ties filino Louise von Koppenfels. Post la morto de Johann Friedrich venis la tuto en la manojn de la dinastio Witzleben. Etendiĝo per duetaĝa loĝejo faritis ĉ. la jaro 1900.

Post ŝtatigo en 1945 fare de la komunistoj la tuta komplekso utiligitis kiel bieno popolproprieta. En 1980 la kastelo restaŭritis por pretigi ĝin je uzo akademia (pri agrikulturaĵoj) kaj poste je uzoj infanĝardena, urbodomadministra kaj loĝeja. Tiam forigitis ne malmulto de la dekoraciaĵoj.

Post Turniĝo ekposedantis la Liberŝtato Turingio kiu komisiis la societon Landesentwicklungsgesellschaft Thüringen pri evolumoderigo. Ĝi vendis la kastelon en novembro 2007 kontraŭ la sumo de 22.000 € al familio el Nordhausen. En majo 2019 la tuto ofertitis (vane) aŭkcie por la sumo de 98.000 €. En la 29.6.2021 la prezo pagota estis ankoraŭ la sama sen intertempa troviĝo de investonto.[1]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Schloss Rohrbach (Ilmtal-Weinstraße) en la germana Vikipedio.

51.0678711.397938