Kastelo Schönfeld (Kaselo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ekskursocelo jam en la antaŭlasta jarcento - Kastelo Schönfeld en Wehlheiden

Kastelo Schönfeld (germane: Schloß Schönfeld) troviĝas en Kassel-Wehlheiden, Germanio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kun la parkoj de Wilhelmshöhe ankaŭ Schönfeld kaj la apudrivera herbejego Karlsaue apartenas al la historiaj ĝardenaj kaj kastelaj aranĝoj ene de la urba teritorio de Kaselo. Sed ĝi estas malpli konata kaj vizitata. Iam la situacio estis inversa, kiam la tuto iĝis ŝatata ekskursocelo en la unua duono de la 19-a jarcento.

Tiam la en 1777 de kolonelo von Schönfeld konstruita modesta bieno estis ankoraŭ longe for disde la urbo. Kulturhistorie gravis la renkontiĝoj surlokaj inter la romantikuloj Achim von Arnim, Clemens Brentano, Bettina Brentano kaj la fratoj Grimm. La bienoposedanto Carl Jordis estis la edzo de "Lulu" Brentano.

En 1809 aĉetis la kastelon Jérôme Bonaparte intencante pligrandigi ĝin al la formo de franca "jardin royal - ĝardeno reĝa". Sed de tio nur malmulte realiĝis, tamen la reĝo ŝatis la kastelon kiel rifuĝejon.

En 1823/24 Heinrich Christoph Jussow unuigis la du ĝis tiam libere starintajn domojn per la ĝis nun konserviĝanta meza konstruaĵo okangula. Komisiintino estis la princino Auguste von Preußen kiu preferis vivi separite de la edzo, la princo-elektisto Vilhelmo la 2-a (Hesio-Kaselo). Ŝi igis la kastelon centro kultura dum multaj jaroj; ĉi tien venis la fratoj Grimm, la skulptisto Werner Henschel kaj la kasela ĉefurbestro Karl Schomburg i.a.

Pro la kresko de la ekskursantoj, ĉefe post 1850, la urbo Kaselo akiris la tuton en la 1906-a jaro. Ekde tiam la kastelo funkciis, kun malmultaj interrompoj, kiel restoracio. En 1989 la amikara societo Verein Schloß Schönfeld transprenis la posedon kaj instigis restaŭradon profundan. En la eosta alo la societanoj aranĝis klubejajn salonojn. La mezaĵo povas esti luprenita por privataj aranĝoj.

Parko[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la kastelo oni starigis bronzan kopion de la fontana grupo de la kasela skulptisto Werner Henschel. La originalaĵo el marmoro (1846) troviĝas en la Romiaj banejoj en la parko de la plezurkastelo Sanssouci en Potsdam.

La parko antaŭ kaj malsupre de la kastelo aranĝitis en 1800 kiel pejzaĝa ĝardenego. Parto de ĝi apartenas nun al la urba plantkulturejo respektive la botanika ĝardeno.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]