Kastelo de Abaújszántó

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La kastelo de Abaújszántó estas unu el la kasteloj (ankaŭ historia monumento) en Hungario, en ekstera parto Cekeháza. Ĝi estas konata ankaŭ pri la iama posedanto: Patay [patai]. En la frua 21-a jarcento ĝi estis ruino.

Kastelo de Abaújszántó en 2017

Historio[redakti | redakti fonton]

La nobela familio Patay akiris tie bienon en la 18-a jarcento. La familio komence konstruis nobeldomon, poste sian kastelon ĉirkaŭ 1820. Depost la 2-a mondmilito la kastelo iĝis ŝtata posedaĵo kaj loĝis interne lernantoj, baldaŭ la loka kolĥozo uzis ĝin. Renovigaj laboroj ne okazis, nur en 1983 la tegmento estis riparita, tamen ĝi estis forlasita. Depost fino de la socialismo iu aĉetis ĝin, post jaroj la komunumo de Abaújszántó reaĉetis ĝin, tamen okazis nenio. En 2021 la tegmento estis plene riparita, supozeble pliaj laboroj okazos.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La klasikisma kastelo situas sola kune kun la iama parko. La fasado estas simetria, la meza parto iomete reliefas kaj havas etaĝon (same reliefas al la malantaŭa fasado). Interne 10 ĉambroj troviĝas. La 2 aloj estas teretaĝaj, finoj de la aloj same reliefas. Sub la dekstra alo granda kelo kuŝas.

Parko[redakti | redakti fonton]

El la belega parko la arboj nature restis. Iom for estas ankaŭ servaj domoj por la bieno, sed ili estas jam plene ruinaj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]