Kastelo de Acsád

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Kastelo de Acsád (konata ankaŭ pri la iama posedanto Szegedy [segedi]) estas historia monumento en vilaĝo Acsád.

Kastelo en Acsád

Historio[redakti | redakti fonton]

La baroka kastelo estis konstruita en 1790, sed ĝi estis trakonstruita laŭ klasikismo en 1824. En la kastela flankodomo naskiĝis Jenő Rákosi en 1842, pri tio memortabulo estas videbla. Dum la 2-a mondmilito la hungara, germana kaj sovetia armeoj profitis la kastelon. En 1947 la aktuala posedanto rericevis la kastelon, ĉar li kontraŭstaris la naziojn. Spite tion en 1950 la ŝtato estis la pli nova posedanto. En nekonata jaro la kastelo plene renoviĝis, nuntempe gemaljunuloj vivas en la kastelo.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La unuetaĝa kastelo situas sola en belega parko. Interne en la ĉefĉambro la freskoj estas originaj.

Parko[redakti | redakti fonton]

En la parko la aleo pri platanoj estas protektata, ĝi estis kreita en la 1820-aj jaroj. Tie kreskas la plej aĝa Ginkgoales de la lando, ĝi estis plantita en 1808. La sekvojo estis plantita en 1870. Aliaj menciindaj arboj estas specialaj fagoj, tilioj, juglandoj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.